Lucena de Jalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucena de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50294
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 234  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 1° 19′ U (mapo)41.5531291-1.3140475Koordinatoj: 41° 33′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 324 m [+]
Areo 10,309026 km² ( 103 0.9 026 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lucena de Jalón (Provinco Zaragozo)
Lucena de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Lucena de Jalón
Lucena de Jalón
Situo de Lucena de Jalón
Lucena de Jalón (Hispanio)
Lucena de Jalón (Hispanio)
DEC
Lucena de Jalón
Lucena de Jalón
Situo de Lucena de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucena de Jalón [+]
vdr

Lucena de Jalón [luZEna deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lucena de Jalón estas municipa teritorio en la centro de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Calatorao kaj sude de Épila. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón.

La loĝloko Lucena de Jalón mem estas je 47 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 324 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-2 el apuda La Almunia de Doña Godina sudokcidente kaj el Zaragozo nordoriente; krome la plej proksima ŝoseo A-122 apude norden kondukas al Épila norde kaj al Calatorao sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enirejo.

Araboj kreis reton por irigacio, kaj la urban planadon. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

En mezepoko estis kastelo en Lucena pro defendoneceso, kiu estis de Hospitalanoj, kaj poste de diversaj senjoroj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Lucena de Jalón oni malaltiĝis ĝis 227 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estas bazata sur agrikulturo de irigacio, nome de fruktarboj —pomarboj, pirarboj, persikarboj, prunarboj, ĉerizarboj kaj abrikotarboj—, maizo kaj legomoj. Inter pluvkultivoj hegemonias cerealoj kaj vitejoj por vinproduktado.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe ĉerizoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]