Lucko
Lucko (Луцьк en ukraina lingvo; Łuck en pola lingvo) estas ĉefurbo de Volina provinco en Ukrainio. La urbo situas borde de la rivero Stiro, kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.
- Koordinatoj: 50° 44′ N 25° 20′ O / 50.733 °N, 25.333 °O (mapo)Koordinatoj: 50° 44′ N 25° 20′ O / 50.733 °N, 25.333 °O (mapo)
Partneraj urboj
- Bielsk Podlaski, Pollando
- Bresto, Belorusio
- Gori, Kartvelio
- Lublin, Pollando
- Olsztyn, Pollando
- Rzeszów, Pollando
- Toruń, Pollando
- Sjantan, Ĉinio
- Zamość, Pollando
- Kraśnik, Pollando
Personoj ligitaj kun la urbo
- Anatolo Koch (1887-), ruslanda parlamentano, ukraina esperantisto
- Józef Ignacy Kraszewski (1812-1887) - pola verkisto kaj publicisto
- Mikołaj Kruszewski (1851-1887) - pola reprezentanto de kazana skolo en lingvoscienco, disĉiplo kaj plej proksima kunlaboranto de Jan Niecisław Baudouin de Courtenay
- Pantelejmon Kuliŝ (1819—1897) - ukraina verkisto, poeto, etnografo, tradukisto
- Vytautas (1350-1430), grandduko de Litovio
- Oksana Zabuĵko (1960), ukraina verkistino, poetino kaj eseistino
- Lesja Ukrajinka, ukraina poetino.
Esperanto en Lucko
De 1985 en la urbo agas Esperanto-klubo Arbara kanto, kiun senŝange estras Niko Voloŝin - unu el fratoj Lukaŝidoj. Inter famaj klubanoj estas
- Igor Drul, esperanto-movada veterano;
- Nina Daniljuk, docento pri lingvistiko de Volinia universitato;
- Oleksandr Zinĉuk, kuracisto, faka delegito de UEA kaj Yumeiho-terapiisto.