Ludoviko la Infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo de Ludoviko sur la glavingo regna; faris la kuprogravuraĵon Johann Adam Delsenbach en 1751)

Ludoviko la 4-a (latine: Ludovicus Infans; naskiĝinta en septembro aŭ oktobro 893 en Altötting, mortinta la 20-an aŭ la 24-an de septembro 911 eble en Frankfurto ĉe Majno) estis germana imperiestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis li la unusola nebastarda filo de imperiestro Arnulf de Karintio kaj lia patrino estis konradidino Oda. Ludoviko estante ses jarojn deklariĝis en la 4-a de februaro 900 en Forchheim reĝo de la Orientfranka imperio. Lia kroniĝo estas la plej malnova pri kiu ekzistas raportoj. Malgraŭ sia juneco li iĝis centro politika. Pro troa malforteco kaj ofta malsanceo li tamen ne sukcesis formi registaron: fakte tiam regadis nobeloj kaj episkopoj. Ĝuste pro tio, diras kelkaj historiistoj, fariĝis nomumiĝo lia.

Inter liaj konsilistoj menciindas la episkopoj Hatto la 1-a de Majenco kaj Salomono la 3-a de Konstanco. Sub ilia influo findecidiĝis la bataloj pri la domineco en la Franka duklando antaŭ reĝa tribunalo. Oni decidis malpor la popponidoj kaj en favoro de la konradidoj. La nevo de Ludoviko kaj Konrado la 1-a nomumiĝis duko orientfranka. Kontraŭ la invadintaj hungaroj Ludoviko estis senpova kaj en 907 armeo de margrafo Leopoldo estis venkita en la batalo de Presburgo.

Mortis Ludoviko en la aĝo de 18 jaroj kaj sekve ĉesis ankaŭ la linio de la karolidoj orientfrankaj. Ĉe la nomumo de posteulo la regnaj dukoj decidis kontraŭ la okcidentfranka reĝo Karlo la Simpla elektante Konradon la Junan. Oni entombigis Ludovikon en la monaĥejo Sankta Emerano de Ratisbono, kie ankaŭ Arnulf iam estis metita en tombon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Werner Goetz: „Dux“ und „Ducatus“. Begriffs- und verfassungsgeschichtliche Untersuchungen zur Entstehung des sogenannten „jüngeren“ Stammesherzogtums, Bochum 1977, ISBN 3-921543-66-5.
  • Paul Fridolin Kehr: Die Kanzlei Ludwigs des Kindes, Berlin 1940.
  • Thilo Offergeld: Reges pueri. Das Königtum Minderjähriger im frühen Mittelalter, Hannover 2001, ISBN 3-7752-5450-1. (recenzo)
  • Schieffer, Theodor, "Ludwig das Kind". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 329-331 (tie chi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]