Luiz da Costa Porto Carreiro Neto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porto Carreiro Neto
(1895-1964)
Persona informo
Naskiĝo 7-a de Januaro 1895
en Recifo, Pernambuko, Ŝablono:Flagikono
Morto 21-a de Julio 1964
en Rio-de-Ĵanejro, Ŝablono:Flagikono
Lingvoj Esperantoportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Kemia Instituto de Politeknika Lernejo
Profesio
Okupo Brazila inĝeniero, kemiisto, tradukisto kaj spiritisma mediumo.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejnetŭ), brazilano, d-ro, Inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro Lorenz kaj kunulo de Francisco Cândido Xavier. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro je la 10-a horo en la 21-a de julio 1964. Du tagojn post sia morto, li manifestiĝis en spiritisma seanco.

Li estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BEL kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.

Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brasileiro" (Brazila Ŝako).

En San-Paŭlo estas strato kun lia nomo.

Verkoj

1-Tradukoj:

2-Psikografioj:

3-Vortaro:

Kunredaktis kun Alberto Couto Fernandes kaj Carlos Domingues Kompletan Portugala-Esperantan Vortaron, publikigitan en 1936.

Ŝablono:EdE-P

Eksteraj ligiloj