Luterana preĝejo (Bér)
Luterana preĝejo de Bér | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Nógrád |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 60 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bér.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la mezepoko en Bér estis konstruita katolika preĝejo. Laŭ episkopa raporto el 1700 ĝi jam estis forlasita (pro la kontraŭturkaj bataloj). Tiutempe la loĝantoj estis luteranoj, en 1721 (aŭ pli frue) ili trakonstruis la kirkon laŭ baroko, sed ankaŭ nun gotikaj partoj el la 14-a jarcento estas rekoneblaj. En 1796 la orgeno estis riparita kaj ŝtuparejo estis konstruita. En 1896 oni malkonstruis la absido kun la pilieroj kaj konstruis rektangulan absidon, fine la turo ricevis plian etaĝon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sur monteto. En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas, apude estas ŝtuparejo. La turopinto estas bulboforma. En flanko de la navo estas la enirejo, ĉe la angulo alia enirejo por la ŝtuparejo. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La altara bildo estis pentrita en 1900.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- [1]
- [2] Arkivigite je 2012-11-20 per la retarkivo Wayback Machine