Luterana preĝejo (Tótkomlós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Tótkomlós
Luterana preĝejo en Tótkomlós
Luterana preĝejo en Tótkomlós
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tótkomlós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 42 m
Larĝo 19 m
Alto 22 m (la navo interne); 57 m (turo)
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Tótkomlós.

Historio[redakti | redakti fonton]

80 slovakaj familioj el Békésszentandrás fondis vilaĝon en 1746 en tiu loko, kiu nun estas Tótkomlós. Ili tuj konstruis ankaŭ lignan kirkon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1792 kaj 1795. Tiutempe la loĝantoj jam estis 3128. Oni ŝanĝis la ŝindojn al ardezoj en 1922.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en malgranda korto. La fasado estas simetria, meze la svelta kaj kvadrata turo reliefas. En supra parto de la turo estas rondoteraso, iam por la fajrobrigado. La navo havas brikoformon. Koloroj de la muroj kaj interne, kaj ekstre estas blankaj. Interne en tri flankoj galerio etendiĝas. La altara bildo prezentas la Ĉieliron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Turo de luterana preĝejo en Tótkomlós
Monumento en la preĝejkorto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.