Móricgát

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Móricgát (mOricgAt) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunmajsa. La nomo signifas Maŭrico-digo.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Jászszentlászló.

Historio

La unua mencio devenis el la 15-a jarcento. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al Szeged kaj formiĝis senfina vico da farmoj. En la 17-a jarcento Kiskunlacháza aĉetis la kampojn. Depost 1893 la loko apartenis al Szank. En 1927 la etfervojo Kecskemét-Kiskunmajsa atingis la setlejon. Móricgát iĝis memstara municipo en 1993.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo.

Vidindaĵoj