Mação

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mação
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 338  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 8° 0′ U (mapo)39.55-8Koordinatoj: 39° 33′ N, 8° 0′ U (mapo) [+]
Areo 399,98 km² (39 998 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mação (Portugalio)
Mação (Portugalio)
DEC
Mação
Mação
Situo de Mação

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mação [+]
vdr

Mação estas portugala urbeto de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Médio Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj.

La urbeto Mação estas sidejo de la municipo Mação, kun 399,98 km² de areo kaj 7 338 loĝantoj (2021), subdividita en ses freguesias. La municipa teritorio limas nordoriente kun Proença-a-Nova, oriente kun Vila Velha de Ródão kaj Nisa, sude kun Gavião, sudokcidente kun Abrantes, okcidente kun Sardoal kaj Vila de Rei kaj nordokcidente kun Sertã.

Mação formas parton de la municiparo Comunidade Intermunicipal do Médio Tejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia ponto super Ribeira do Castelo, en E. M. 548 (inter domaroj Pereiro kaj Castelo).

Estas abundo de arkeologiaj restaĵoj, ĉefe de romianoj, kiel la banloko en Ortiga. Tre fama estas trezoro de la Bronzepoko de Porto do Concelho en 1943, komponita de 42 pecoj (falĉiloj, lancoj, hakiloj, glavoj, ponardoj, braceletoj ktp.).

En 1944, en Casal da Barba Pouca (freguesia Penhascoso), oni malkovris la plej grandan semilon el siliko en Iberio. Menciendas ankaŭ la kastrumoj de Amêndoa (Ferepoko), Castelo Velho de Caratão (Bronzepoko), arkeologia kuŝejoj de Vale do Junco kaj Vale do Grou (Romia Imperio).

Borde de Ribeira de Ocreza, ĉe konstruado de ŝoseo SCUT en Beira Interior, oni malkovris rokpentraĵojn, de diversaj epokoj, inklude la unuan trovitaĵon de paleolitika arto subĉiela en la sudon de Portugalio, ĉar ĝistiam oni konis nur en la groto de Escoural. Temas pri bildo de ĉevalo figurita en absoluta profilo.

Mação en la mezepoko (ĝis unua kvarono de la 14-a jarcento) apartenis al la senjorlando de Belver en la Ordeno de Malto. Ĝi ricevis la unuan foruon de sendependenco el la reĝino Isabel.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Santos en Mação.

Mação havas jenajn freguesías:

  • Amêndoa
  • Cardigos
  • Carvoeiro
  • Envendos
  • Mação, Penhascoso e Aboboreira
  • Ortiga


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nossa Senhora da Conceição
  • Pilorio de Mação
  • Malnova kastelo de Caratão
  • Ermitejo de Santo António
  • Tipaj stratoj en Pereiro (Mação)
  • Kapelo de Santa Casa da Misericórdia (1550)
  • Kapelo de São Bento
  • Preĝejo de Espírito Santo de Mação
  • Pilorio, pontoj, arkeologiejoj kaj preĝejo en Cardigos
  • Rivera banejo, ponto kaj kapeloj en Carvoeiro
  • Muzeo de prahistoria arto
  • Kapeloj kaj preĝejoj en Envendos
  • Rivera banejo ĉe Ortiga
  • Dolmeno de Foz do Rio Frio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]