Maŝreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la maŝreko
Mapo de la maŝreko en la senco "Ne-magrebo"

La Maŝreko (arabe: مشرق, estas geografia esprimo kun ne tute klara difino. Post la araba-islama ekspansio en la 7a-jarcento ĝi estas regiono en la mezoriento. Ĝenerale al la maŝreko apartenas la landoj norde de Saŭd-Arabio kaj oriente de Egipto, do Israelo, Sirio, Jordanio, Libano, Irako kaj Kuvajto. Ofte tamen ankaŭ Egipto kalkulas al la maŝreko-ŝtatoj.

En kelkaj konceptoj la maŝreko-ŝtatoj estas la malo al la magrebo. Laŭ tiu koncepto ankaŭ Saŭd-Arabio kaj eĉ Sudano apartenas al la maŝreko-ŝtatoj.

Laŭ la uzo de la Eŭropa Unio al la maŝreko-ŝtatoj apartenas Egipto, Libano, Jordanio, Sirio kaj la aŭtonomaj palestinaj teritorioj.

Vortdeveno

La vorto maŝreko venas de la araba konsonanta radiko sh-r-q (ش ر ق), kiu rilatas al la oriento, al la sunleviĝo. Baze ĝi signifas "oriento", literature "loko de sunleviĝo". En tiu senco ĝi estas la kontraŭo al la vorto magrebo, (مغرب) en la signifo de "okcidento".

Egipto

Specialan situacion posedas Egipto. Tio pro la historio kaj pro la situo sur la afrika kontinento. Post la araba-islama konkero kulture kaj lingve ĝi apartenas al la maŝreko. Ĝi limas tiel rekte al la magrebo.