Machakos
Machakos [maĉakos] estas urbo kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 01°31′S 37°16′O / 1.517°S, 37.267°OKoordinatoj: 01°31′S 37°16′O / 1.517°S, 37.267°O
- Areo: km²
- Supermara alteco: 1714 m
- Horzono: UTC + 3
Geografio[redakti]
Machakos situas sur altebenaĵo en la suda kaj meza sekcioj de la lando. Najrobo etendiĝas 64 km.
Loĝantaro[redakti]
Loĝantaro de Machakos en 2010 laŭ informo de pola Vikipedio estas nur 34908. Pli frue la angla Vikipedio en 2009 mencias 192 117. Ŝajnas, la angla fonto kalkulas ankaŭ la periferiojn.
Historio[redakti]
Machakos estis establita en 1887, dek jarojn antaŭ Najrobo. La urbo estis la unua administra centro por la brita kolonio, sed poste Najrobo transprenis la taskojn, ĉar Machakos ne havis fervojon.
Ekonomio[redakti]
Machakos estas fama pri granda subĉiela merkato kaj produktadoj de diversaj fruktoj kaj legomoj, ĉar la urbo estas ĉirkaŭita per familiaj bienoj.
Trafiko[redakti]
Machakos-on ĉefvojo Najrobo-Kitui trairas. Aŭtobusoj faras liveradojn al la ĉefurbo.
Klimato[redakti]
Machakos situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas malpli, ol 19 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 890 mm.
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio
- Mapo