Mademoiselle Beaumesnil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mademoiselle Beaumesnil
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1748 (1748-08-30)
en Parizo
Morto 14-an de aŭgusto 1802 (1802-08-14) (53-jaraĝa)
en Évry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto
Verkoj Tibulle et Délie
vdr

Henriette Adélaïde VillardHenriette-Adélaïde de Villars, konata sub la sursceneja artista nomo de Mlle Beaumesnil (La 30-an de aŭgusto 1748 – La 5-an de oktobro 1813), estis franca operkantistino kaj komponisto, kiu ekde la aĝo de sep jaroj, komencis partopreni en roloj de leĝeraj komedioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi faris sian sukcesan solistan debuton ĉe la Pariza Opero je sia 18a jaraĝo (1766), eventuale anstataŭante la primadonna-n Sophie Arnould en la ĉefrolo de la pastoraloSylvie’ de Berton kaj Trial. De tiam ĝis sia emeritiĝo, ŝi fariĝis parto de la stabila rolantaro de la Académie Royale de Musique, estonta Nacia Opero de Parizo.

Ŝi kantis en multaj premieroj kaj ripetaĵoj, sed ŝia celo estis atingi la statuson de ĉefkantistinoprimadonna, anstataŭante definitive Sophie Arnould post ŝia emeritiĝo. Tio ne okazis, ĉar por tiu posteno estis elektita Rosalie Levasseur. Tio kaŭzis amaran disputon flanke de Beaumesnil, kies forta temperamento kondukis ŝin plurfoje havi konfliktojn kun siaj kunuloj. Ĉi foje ŝi protestis per publika letero en la Journal de Paris denuncante ke ŝi suferis maljustecon.

Por kompensi kaj trankviligi la ofenditan kantistinon oni donis al ŝi la ĉefan virinan rolon en la opero Echo et Narcisse (1779) de Christoph Willibald Gluck (1714-1787). La opero ne havis la favoron de la publiko.

Tio okazis meze de la akra estetika polemiko kiu dividis la parizan muzikan mondon inter tiuj, kiuj privilegiis la muzikan esprimon kaj tiuj, kiuj gloris la belecon de la kanto.

Forportita de la disputoj de sia tempo kaj de sia forta karaktero, Mademoiselle Beaumesnil ne limigis sin al kantado, ŝi ankaŭ komencis komponi. Ŝia unua komponaĵo Anacréon, ne estis akceptita kaj ĝi nur ricevis privatan prezentadon ĉe la loĝejo de la Grafo de Provenco en 1781.

Sed tri jarojn poste ŝi prezentis en la kortego la baleton Tibulle et Delie kiu atingis grandan publikan sukceson en la Pariza Opero. La uverturo havas tri mallongajn movimentojn, kun brila energio kaj kelkaj efikaj harmoniaj ŝanĝoj. Ĉi tiu estas la sola postvivanta verko de Mademoiselle Beaumesnil.

Legendo aŭ ne, ŝi estas memorita pro sia partopreno en duelo per pistoloj (duel au pistolet), kun la dancistino Mademoiselle Théodore (1759-1799). Ilia disputo estis feliĉe solvita ĉar la pulvo malsekiĝis pro la roso, do ne povis kaŭzi multe da damaĝo. Ambaŭ virinoj brakumis unu la alian kaj paciĝis.

Dum la sama jaro de la prezentado de la baleto, Mademoiselle Beaumesnil premieris sian Oratorion: ‘La izraelidoj persekutataj de la Faraono’ (Les Israelites poursuivis par Pharaon) en la Concerto Spirituel. Ĝi estas la sola konata oratorio komponita de franca virino prezentita dum la jarcento.

Ankau ĉirkaŭ tiuj jaroj ŝi geedziĝis kun la tenoro Philippe Cauvy (1754-1820), fama membro de la Opéra-Comique, de la Comédie Italienne.

En 1792, ŝia komika opero en du aktoj, ‘Plaĉi, estas ordoni’ (Plaire, c'est commander) estis enscenigita ĉe la Théâtre Montansier en Parizo. Ĝi estis sufiĉe sukcesa: estis prezentita 16 fojojn en 1792 kaj 11 fojojn en la sekva jaro kaj estis la kvina plej foje prezentita verko de la jaro ĉe la Théâtre Montansier.

La komentoj en la gazetaro laŭdis kaj la tekston de S-ro Lasalle kaj la muzikon de Mademoiselle Beaumesnil: ‘originalaj scenoj, agrablaj situacioj’; ‘vigla kaj ludema dialogo, muziko kiu esprimas situaciojn kaj tekstojn kun granda arto kaj fideleco’; ‘ŝia komponaĵo havas spriton, sentemon, esprimon, agrablan draman koloron, kaj ŝi rikoltas aplaŭdojn kaj voĉojn’.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Anacréon, unu-aga opero, 1781
  • Tibulle et Délie ou Les Saturnales, acte de baleto, 1784 (libretto fare de Louis Fuzelier)[1]
  • Les Israëlites poursuivis par Pharaon, oratorio, 1784
  • Plaire, c'est commander, du-akta opéra comique, 1792 (libretto fare de Marquis de la Salle)[2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • (Franca) Campardon, Émile (ed), L'Académie royale de musique au XVIIIe siècle. Documents inédits découverts aux Archives Nationales, Paris, Berger-Levrault, 1880, I, pp. 51–52 (accessible for free online at Gallica - B.N.F)
  • Cook, Elizabeth Beaumesnil, Henriette Adélaïde Villard de, in Sadie, Stanley (ed.), The New Grove Dictionary of Opera, Grove (Oxford University Press), New York, 1997, I, p. 366. ISBN 978-0-19-522186-2
  • Letzter, Jacqueline and Adelson, Robert,Women Writing Opera. Creativity and Controversy in the Age of the French Revolution, Berkeley/Los Angeles/London, University of California Press, 2001, ISBN 0-520-22653-4
  • Pitou, Spire, The Paris Opéra. An Encyclopedia of Operas, Ballets, Composers, and Performers – Rococo and Romantic, 1715-1815, Greenwood Press, Westport/London, 1985, article: Beaumesnil, Henriette-Adélaïde Villard DITE, pp. 66–67. ISBN 0-313-24394-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. césar
  2. Sadie/Rhian