Malpleno de Cassini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de la ringoj A kaj B, kaj de la malpleno de Cassini fotitaj de la misio Cassini-Huygens.

La malpleno de Cassini estas spaco inter la ringoj A kaj B de planedo Saturno. Malkovris ĝin la italdevena franca astronomo Giovanni Domenico Cassini en 1671.

Laŭ freŝaj mezuroj, ĝia interna limo situas je 117,500 km de la centro de Saturno, kaj ĝia ekstera, je 122,000 km, tio kio faras larĝecon de 4,500 km. Ĝi ne estas tute malplena, sed ĝia denso en polveroj estas pli malgranda ol en la najbaraj ringoj. La kialo de tia maldenso estus orbita resonanco kun la saturna luno Mimaso.

La malpleno de Cassini estas la plej larga kaj videbla el la malplenoj, kiuj dividas la saturnajn ringojn. Aliaj estas la malplenoj de Encke kaj de Keeler.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]