Mankanta ĉenero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Archaeopteryx, mankanta ĉenero inter dinosaŭroj kaj birdoj.

La esprimo mankanta ĉenero referencis dekomence al fosilioj de transiraj formoj, kiam tiuj intermezaj stadioj ŝajne estis mankantaj en la fosilia registro aŭ oni ne konis tiun ekzistadon. Ĝi ne estas esprimo tute scienca, sed tre uzata fare de la amaskomunikilo kaj la populara disvastigo, por kiu «mankanta ĉenero» estas preskaŭ ajna nova malkovrita transira formo. La idea de «ĉenero» sugestas, ke la evolucia procezo estas linia fenomeno kaj ke iuj formoj rezultas en aliaj sinsekve, kiel la ĉeneroj de ĉeno unu post unu; tiu eksmoda rigardo de la evolucia fenomeno estis abandonita de longe. La koncepto de mankanta ĉenero estas tial konsiderata nuntempe science malĝusta ĉar ne estas nur unu mankanta ĉenero, sed multaj, kaj pli ĝuste ne temas pri ĉeneroj sed pri branĉoj de tre branĉohava arbo. Estas abundaj okazoj en kiuj la unua specio kunvivas dum miloj kaj eĉ milionoj da jaroj kun la dua aŭ aliaj specioj evoluiĝintaj el tiuj, kaj eĉ kun tiu evoluiĝinta de tiuj evoluiĝintaj.[1]

La koncepto de mankanta ĉenero ĉe homoj startis kiam Charles Darwin publikigis sian verkon La origino de specioj en 1859. Darwin fakte ne parolis pri homa evolucio ĝis multe longe poste, kiam li publikigis sian libron The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex, en 1871. Sed la sekvantoj de Darwin ja komencis apliki la teorion al la homa estaĵo. Thomas Huxley publikigis en 1863 la libron Evidences as to Man's place in Nature (Pruvoj de la loko de homo en naturo), en kiu li diris, post studo de kompara anatomio, ke la loko de homo estas tre rilata al la grandaj simioj, precize al tiuj afrikaj. Kaj de Huxley estis ideo ke la 'Homo sapiens' estis evoluinta el simieca praulo. Tiam la opoziciantoj petis, ke se vere homo evoluis el simioj, oni montru la mankantan ĉeneron inter tiuj kaj homo. La fraŭdo de la Homo de Piltdown (1912) multe kontribuis al la mito de la mankanta ĉenero, ĉar ĝi estis fabrikita el ĉio kion oni deziris trovi en tiu ĉenero. Ekde tiam oni "trovis" variajn «mankantajn ĉenerojn».[2][3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Villavicencio, Andrés (9a de Decembro 2014). «Conferencia Andrés Villavicencio» (prelego). Santiago de Chile: Universidad Metropolita de ciencias de la educación. En Jutubo. Konsultita la 18an de junio 2018.
  2. Dubois, Eugene (1896). «On Pithecanthropus Erectus: A Transitional form Between Man and the Apes». The Journal of the Anthropological Institute of Great Britain and Ireland 25: 240. doi:10.2307/2842246. Konsultita la 30an de Marto 2019.
  3. Johanson, Donald C.; Taieb, Maurice; Coppens, Yves (1982). «Pliocene hominids from the Hadar formation, Ethiopia (1973–1977): Stratigraphic, chronologic, and paleoenvironmental contexts, with notes on hominid morphology and systematics». American Journal of Physical Anthropology (en inglés) 57 (4): 373-402. ISSN 1096-8644. doi:10.1002/ajpa.1330570402. Konsultita la 30an de Marto 2019.
  4. Dart, Raymond A. (1a de februaro 1925). «Australopithecus africanus The Man-Ape of South Africa». gazeto Nature 115 (2884): 195-199. ISSN 1476-4687. doi:10.1038/115195a0. Konsultita la 30an de Marto 2019.