Margit Bara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARA Margit estas hungara aktorino naskita Kluĵo la 21-an de junio 1928. Ŝi estis la edzino de aktoro Géza Halász, de 1964 de akvopilkisto Dezső Gyarmati, la patrino de aktorino Eszter Gyarmati.

Biografio

Margit Bara finis unu jaron en aktorakademio de Kluĵo kaj inter 19451955 ŝi ludis en la Teatro Hungara de Kluĵo. Ŝi translokiĝis Hungarujon en 1955. Ĝis 1957 en Teatro Petőfi, poste ĝis 1966 ŝi aktoris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1966 ĝis 1978 ŝi estis ano de Teatro József Attila. En 1978 ŝi definitive retiriĝis disde aktorkariero. Inter 19701972 ŝi vivis kun sia familio en Kolumbio. En 1967 ŝi estis laŭreato de Balázs Béla-premio.

Ĉefaj teatraj roloj

  • Szakadék, 1956;
  • Bakaruhában, 1957;
  • Szegény gazdagok, 1959;
  • Csehov: Három nővér;
  • Erzsébet (Schiller: Don Carlos);
  • Liza (Tolsztoj–Piscator: Élő holttest);
  • Melita (Krleža: Léda);
  • Anna (Németh L.: Villámfénynél);
  • Rhédey Eszter (Móricz Zs.: Úri muri);
  • Karenina Anna (Tolsztoj–Székely J.);
  • Kupavina (Osztrovszkij: Farkasok és bárányok).

Ĉefaj filmoj

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Kocsis L. Mihály: Bara Margit tekintete (2008)