Marguerite Laugier
El Vikipedio
| Marguerite Laugier | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Marguerite Laugier | |
| Dato de naskiĝo | 12-a de septembro 1896 | |
| Dato de morto | 10-a de junio 1976 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 79 | |
Marguerite Laugier , naskita Marguerite Lhomme (naskiĝis la 12-an de septembro 1896, mortis la 10-an de junio 1976) estis franca astronomino
Ŝi laboris en la observatorio de Nico dum la 1930-aj al 1950-aj jaroj, kaj faris plurajn observadojn elde la reĝa observatorio de Belgio en Uccle. Ŝi estis citita en la tiamaj astronomaj artikoloj sub la nomo de « Madame Laugier ».
Ŝi malkovris plurajn asteroidojn. la asteroido 1597 Laugier[1] estis (verŝajne) tiel nomata en ŝia honoro.
Oni ne konfuzu ŝin kun la astronomo Paul Auguste Ernest Laugier, « M. Laugier » en la astronomiaj artikoloj ; kie « M. » signifas « Monsieur » (Sinjoro).
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- france Kalendaro 2010 de la francaj astronominoj (Marguerite Laugier estas inter junio kaj julio)