Maria Edgeworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Edgeworth

Maria EDGEWORTH (naskiĝis la 1-an de januaro 1767 en Oxfordshire - mortis la 22-an de majo 1849) estis angla-irlanda romanverkistino kaj moralisto. Ŝi estis la filino de Richard Lovell Edgeworth.

Edgeworth dediĉis plejofte siajn verkojn al la edukado de infanoj, kaj al la moraladmono de la popolo. Ŝi tial redaktis multajn malgrandajn kaj popularajn tekstojn, kies signifoj estis tuj kompreneblaj per la legado de la faktoj.

Ŝi ankaŭ verkis interesajn romanojn pri Irlando, kiuj inspiris al Walter Scott fariĝi sammaniere la romanverkisto de Skotlando. Preskaŭ ĉiuj romanoj de Maria Edgeworth estis tradukitaj al la franca lingvo per Louise Swanton, Elise Voïart, Élisabeth de Bon, Augustine Gottis, Eugénie Niboyet, Adèle Sobry, ktp...

Nekompleta listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Letters for Literary Ladies - 1795
  • The Parent's Assistant - 1796
  • Practical Education - 1798
  • Castle Rackrent (1800) (romano)
  • Early Lessons - 1801
  • Belinda (1801) (romano)
  • Essay on Irish Bulls - 1802 (politika teksto)
  • Popular Tales - 1804
  • The Modern Griselda - 1804
  • Moral Tales for Young People - 1805 (6 vols)
  • Leonora - 1806
  • Tales of Fashionable Life - 1809
  • Ennui - 1809 (romano)
  • The Absentee (1812)
  • Patronage - 1814 (romano)
  • Harrington, a tale - 1817
  • Ormond, a tale - 1817
  • Comic Dramas - 1817
  • Memoirs - 1820
  • Early Lessons - 1822
  • Helen - 1834