Maria Murphy
Maria Murphy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1938 |
Morto | 19-an de januaro 2021 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • kuracisto |
Maria Liwscyz MURPHY (la 1-an de oktobro 1938 - la 19-an de januaro 2021) estis usona esperantistino kaj kuracisto. Ŝi estis postvivanto de la Holokaŭsto, mondvojaĝanta kuracisto, multlingvulo kiu parolis sep lingvojn, kaj ŝi sole edukis du filojn post la forpaso de sia edzo, Ralph Murphy. Post la doktoriĝo, Maria laboris en Bostono ĝis la fruaj 1980-aj jaroj, kiam ŝi transloĝigis sian familion al Florido.
Dum jaroj ŝi ofte partoprenis en kongreson kaj aranĝoj de ELNA kaj estis konata kiel la amanta kaj amata patrino-avino en ĉiuj aranĝoj en kiuj ŝi partoprenis.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nekrologo en Usona Esperantisto
- intervjuo en Esperanto registrita ĉe NASK en 2013.
- intervjuo en la angla, registrita de ŝia filo David