Maria la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maria la 1-a (plena nomo en portugala: Maria Francisca Isabel Josefa Antónia Gertrudes Rita Joana de Bragança) naskiĝis en Lisbono en la 17-a de decembro de 1734 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro en la 20-a de marto de 1816. Ŝi estis reĝino de Portugalio de 1777 ĝis 1816 kaj ankaŭ dukino de Bragança kaj princino de la regiono Beira. Ŝi postigis sian patron la reĝo Jozefo la 1-a. En 1760 ŝi daŭrigis la dinastion Bragança per edziniĝo al sia onklo Petro la 1-a, kaj ŝi estis la unua reĝino de Portugalio kiu ekzercis faktan povon super la lando. Oficiale Maria la 1-a estas alinomita "La Kompatema" (interalie pro la konstruado de Basílica da Estrela, kaj pro donado de azilo al azilpetantoj) kaj en la lastaj jaroj oni ankaŭ nomis ŝin "La Freneza" pro la mensa malsano kiu atingis la reĝinon speciale dum la lastaj 24 jaroj.

Sia unua ago kiel reĝino estis la demisio kaj puno per ekzilo de la despoto Markizo de Pombal, al kiu ŝi neniam pardonis la kruelan agadon kontraŭ la familion Távora dum la fama Proceso de (familio) Távora. Ŝi ordonis en la 5-a de januaro 1785 detrui ĉiujn fabrikojn kaj teksilojn en Brazilo, kio kaŭzis ribelojn. Ŝi permesis azilon al multaj francaj nobeluloj, senesperaj pro la ferocaj kaj sangaj kontraŭaristrokatiaj agadoj de la Franca Revolucio (1789). La mensa sano de la reĝino multe suferadis kaj, en 1792, sia filo kaj heredulo princo Johano provizore prenis la povon. En 1799, ĉar la reĝino ne resaniĝis, Johano fariĝis definitive regento de Portugalio.

Portugalio ricevis ultimaton de Napoleono, kiu jam surtronigis sian fraton en Hispanio, por malfermi la havenoj al anglaj ŝipoj. Li malcedis al ultimato kaj, en 1807 la napoleonaj armeoj invadis Portugalion. La reĝa familio fuĝis al Brazilo kaj Johano transportis la ĉefurbon de Portugala regno al Rio-de-Ĵanejro. Tie la reĝino mortis en 1816.