Mariazell (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia bildo de Mariazell

Mariazell (prononcu mariacel) estas pilgrimejo en Aŭstrio, tre populare en Mez-Eŭropo.

Jam dum la 12-a jarcento venis benediktano de la fondaĵa domo St-a Lambrecht en la regionon de Mariazell por ke li prizorgu tie la diservojn. Li konstruis tielmaniere st-an bildkolonon pere de malgranda madono lignoskulpite de tilia ligno. La markgrafo Heinrich de Moravio ordonis konstrui kapelon ĉirkaŭe de tiu st-a bildkolono kiel dankon por sanigo de sia edzino. El tiu ĉi tempo devenas la nomo de la loko - "cella", kiel flekso de monaĥa "celo" -, kaj ankaŭ reputacio de miraklo pere de la madono. Ankoraŭ dum la 12-a jarcento komencis la konstruado de la preĝejo kaj la disvastigo de la reputacio, Mariazell kiel pilgrimejo. Fortegan sencon ricecis la loko pere de "Ludwig la Grandulo", reĝo de Hungario. Li ordonis la plivastigon de la preĝejo kiel danko por la gajninta batalo kontraŭ la turkoj. Samtempe li deklaris la preĝejon hungaran sanktaĵon.

Ankoraŭ ekzistas el tiu ĉi tempo la 82 metrojn alta gotika mezturo. Pere de la disvastigo de katolikismo en tiu ĉi regiono plivastiĝis la reputacio de Mariazell kiel pilgrima loko. Imperiestro Ferdinand la 3 ordonis plukonstruon de la preĝejo 1644 pere de la abato Benedikt kaj fine de la 17-a jarcento denove okazis disvastigo de unu el la plej belaj barokpreĝejoj en Aŭstrio pere de du novaj flankaj turoj. En la mezo de la navo staras la gotika graca kapelo, pli ol 800 jaroj antikva. La kapelo, konstruita per hakitaj ŝtonblokoj entenas la 47 cm altan madonan statuon el la 12-a jarcento. La ĉefaltaro konsistas el nigra marmoro kaj estas verko de la fama verkisto Fischer de Erlach el la jaro 1693. La preĝejo entenas 12 flankajn altarojn, kiujn donacis la plej nobelaj familioj de la lando. La orgeno havas 38 registrojn. La kopulon de la preĝejo dekoracias freska pentraĵo. Ĝi montras la kvar evangelistojn kaj landajn patronojn de Aŭstrio, Stirio, Hungario kaj Bohemio.

Mariazell estas la imperia sanktaĵo de la Habsburger-a monarkio kaj estis respektata samforte de ĉiu nacioj el la iama imperiejo. Pro tio ankaŭ la tri honoraj titoloj: "Magna Mater Aŭstriae", "Magna Gentium Slavorum" kaj "Magna Domina Hungarorum". En la kadetralo de Mariazell ankaŭ estis entombigita la iama kardinalo Mindszenty (dum la komunista epoko).

Ekster la preĝejo staras la preskaŭ 700 jaraĝa Michaela Kapelo kun subetaĝo. Ĝi servas kiel bapta kapelo. Okaze de la 750-a jara festo dum la jaro 1907, la 31-an de decembro 1906 estis honorigata la preĝejo per la titolo kadetralo (baziliko) de papo Pius la deka per papa buleo. La rozruĝa marmoro de la preĝejo devenas el ŝtonrompejoj ĉe la monteto Brunnstein proksime de Mariazell.

La trezorejo samtempe estas la kapelo de la kadetralo. Ĝi entenas multajn altvalorajn objektojn, multekostajn olepentraĵojn, antikvajn silkajn kaj orabroditajn mesornatojn garnite per perloj. Plue estas en la trezorejo ĉefverkoj de la brodado, same kiel oraj, arĝentaj kaj eburaj aĵoj diversspecaj, kiuj riĉe estas ornamitaj per juvelŝtonoj. La altaro aspektas kiel tenda figuro. Arĝentaj anĝeloj portas bildon, kiun iam aldonis la reĝo Ludwig al sia altaro. Gvidado tra la trezorejo estas ebla.

La kolektaĵojn de la trezorejo kaj aliajn multvalorajn objektojn oni povis savi dum la jaroj 1805 kaj 1809 ĝustatempe, antaŭ ol venis la militantaj francaj trupoj. Ĉiu estis sekurigata en Hungario en la urbo Tihany ĉe la Balatono. Multajn jarojn poste, en la jaro 1988 ŝtelis elsterlandanaj banditoj multajn tre valorojn objektojn el la trezorejo kaj ĝis hodiaŭ oni ne rericevis ilin.

Por atingi Mariazell ekzistas ankaŭ fervojlinio nomata Mariazeller-fervojo.

En Mariazell troviĝas la plej malnova gondola telfero de Stirio. La jaro de la konstruado estis 1928, ĝia longeco 1 432 metrojn. Ĝi ekveturas de Mariazell, Wiener Strato 28, kaj gvidas al la monta stacio Bürgeralpe en la alteco de 1 267 metroj.

esperanta paĝo pri vizito de Mariazell en 2004




Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]