Marie Luise Kaschnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marie Luise KASCHNITZ [maRI luise kaŝnic], realnome: Marie Luise Freifrau von Kaschnitz-Weinberg (naskiĝis la 31-an de januaro, 1901, mortis la 10-an de oktobro, 1974) estis germana verkistino. Ŝi ankaŭ laboris kiel profesorino pri poetiko.

Naskiĝinte en Karlsruhe, ŝi pasigis sian infanaĝon en Berlino kaj Pocdamo. De 1922 ĝis 1924 ŝi lernis la profesion de librovendisto, poste ŝi vendadis uzitajn librojn en Romo.

En la jaro 1925 ŝi edziniĝis al la arkeologo Guido Freiherr VON KASCHNITZ-WEINBERG. Kun li ŝi faris studvojaĝojn tra Italio, Grekio, Nordafriko kaj Turkio. Ekde 1932 ŝi vivis en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado), ekde 1937 en Marburg, ekde 1941 en Frankfurto ĉe Majno, ekde 1953 en Romo kaj ekde 1958 denove en Frankfurto.

Marie Luise Kaschnitz mortis en Romo.

Listo de verkoj

  • Liebe beginnt (romano, 1933)
  • Elissa (romano, 1937)
  • Gedichte (poemoj, 1947)
  • Totentanz und Gedichte zur Zeit (poemoj, 1947)
  • Zukunftsmusik (poemoj, 1950)
  • Ewige Stadt (poemoj, 1952)
  • Das Haus der Kindheit (membiografio, 1956)
  • Lange Schatten (rakontoj, 1960)
  • Dein Schweigen – meine Stimme (poemoj, 1962)
  • Hörspiele (radiodramoj, 1962)
  • Wohin denn ich (membiografio, 1963)
  • Ein Wort weiter (poemoj, 1965)
  • Ferngespräche (rakontoj, 1966)
  • Die fremde Stimme (radiodramoj, 1969)

Premioj gajnitaj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_ijk/kasch.html greke http://www.kaschnitz.de