Marie Seton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Seton
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1910 (1910-03-20)
Morto 17-an de februaro 1985 (1985-02-17) (74-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Henry James Seton vd
Patrino Marie Bowles Wallace vd
Edz(in)o Donald Louis Hesson vd
Profesio
Okupo filmkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie Seton (20-a de marto 1910 - 17-a de februaro 1985)[1] estis aktorino, priarta, priteatra kaj prikina kritikisto kaj biografiisto de Sergej Eisenstein, Paul Robeson, Jawaharlal Nehru, kaj Satyajit Ray.

Ŝi engaĝiĝis en socipolitika agado por teatro kaj kino en Karibio en la 1930-aj jaroj kaj poste en Barato ĝis la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La rekonstruaĵo fare de Seton pri la projektita eposo de Sergej Eisenstein nome, ¡Que viva México!, kiel filmo publikigita en 1939 titole Time in the Sun (tempo subsune), estis konsiderita kiel probable plej proksima al la koncepto de Eisenstein pro ŝia forta rilato kun la kinisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Film and TV database. Arkivita el la originalo je 2010-05-15. Alirita 2016-04-15.