Mariehamn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mariehamn
Blazono de Mariehamn Mariehamn sur la mapo de Finnlando
Blazono Situo
www.mariehamn.ax
Gubernio Alando
Provinco Alando
Fondita 1861
Areo 11,6 km²
Loĝantaro 11 005 (31 dec 2008)
Finnlingvaj 5,9 %
Svedlingvaj 89,5 %
v  d  r
Information icon.svg

Mariehamn [marieHAMN] estas la ĉefurbo de Alando, aŭtonoma provinco de Finnlando. Fine de 2008 tie loĝis 11 005 homoj, preskaŭ duono de la loĝantoj de Alando.

La urbon fondis en 1861 rusia imperiestro Aleksandro la Dua, kiu nomis ĝin laŭ sia edzino imperiestrino Maria (Marija Aleksandrovna): Mariehamn = Maria haveno. En la finna lingvo la urbo nomiĝas Maarianhamina.

En la haveno de Mariehamn haltas grandaj pasaĝeraj ŝipoj regule trafikantaj inter Helsinko, Turku, Talino kaj Stokholmo, pluraj ĉiutage. Tia trafiko fariĝis grava por la ŝipkompanioj post julio 1999, kiam finiĝis senimposta vendado en ŝipoj inter havenoj ene de la Eŭropa Unio. Kvankam Alando estas parto de EU, ĝi konservis statuson de ekstera lando, kiam temas pri impostoj.

Ĝemelurboj


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]