Marija Pozder Almada
Marija POZDER ALMADA, ankaŭ nomata simple Maria ALMADA (Hungario, la 3-an de majo 1923 - São Paulo, Brazilo, la 18-an de septembro 2009), hungara esperantistino. En sia naskolando ŝi diplomiĝis pri ekonomio kaj tie ankaŭ eklernis Esperanton. En Britio, okaze de Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate, ŝi ekkonis brazilan esperantiston Francisco Almada, al kiu ŝi edziniĝis en 1962 kaj de tiam ŝi daŭre loĝis en Brazilo.
Fervora esperantistino kun regula partopreno en aranĝoj, ŝi movadis ĉefe en sia loĝurbo Santos kaj ties regiono, kie agadas aliaj geesperantistoj kiel Emilio Cid, Márcia Soares kaj Felipe Queiroz. Ŝi prezidis Fondaĵon Almada kiu precipe monhelpas Brazilan Esperanto-Ligon. Pentristino, ŝi fondis en 1978 Universalan Artistan Ligon de Esperantistoj.
