Marino Curnis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marino Curnis
itala vojaĝanto, verkisto, artisto
itala vojaĝanto, verkisto, artisto
Persona informo
Naskiĝo 07-an de majo 1973
en Bergamo, Italio
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo vojaĝisto • esperantisto
vdr

Marino CURNIS naskiĝis la 7-an de majo 1973 en Bergamo. Estas itala esperantisto fama en la tuta mondo[1] ĉefe pro sia vojaĝo piede de Bergamo, Italio, al Irano[2] "Eurasia Pedibus Calcantibus"[3], laŭ 6000 kilometroj kaj dum 13 monatoj (9-an de januaro 2006 - 7-an de februaro 2007).[4]

Vivo kaj Esperanto

Marino Curnis (legu: Marino Kurnis) krom la vojaĝo (kiu estas lia ĉefa okupo) dediĉas sin al multnombraj interesoj: estas verkisto, poeto, muzikisto kaj li amas lingvojn, nome ŝlosiloj por koni la "aliajn" kulturojn.[5] Ekde 2003 li lernas la internacian lingvon Esperanto-n[6] (li posedas diplomon de unua kaj dua nivelo). En 1992 li diplomiĝis Asistanto por Infanaj Komunumoj kaj antaŭe li frekventis la Klazika Liceo (Gimnazio).

Pied-Vojaĝoj kaj Ekskursoj

Alpoj: "Punta Rossa" (Aosta, mt.3660), "Pizzo Coca", "Pizzo Camino", "Pizzo Tre Signori", "Corno Stella", kaj tiel plu). Du-foje li pied-iris la “Sentiero delle Orobie Orientali” per tendo.

En 2003 li pied-iris la "Camino de Santiago do Compostela" norde de Hispanio, ekde "St.Jean Pie-du-Port" Francio al "Santiago do Compostela" kaj dauriĝe ĝis "Finis Terrae". 1021 kilometroj dum 37 tagoj.

En 2006 li pied-iris de Italio al Irano dum 13 monatoj, tra 9 nacioj (Italio, Aŭstrio, Hungario[7], Rumanio, Bulgario, Turkio, Moldavio, Ukrajnio, Irano), laŭ 6000 kilometroj. "Eurasia Pedibus Calcantibus".[8]

En 2007 li pied-iris la Rondiron de "Annapurna", de "Besisahar" al "Pokhara". 230 kilometroj dum 18 tagoj. Tiuokaze li atingis la "Thorung-La", metroj 5416 sur marnivelo.

Aliaj Vojaĝoj

  • 17/10/1998-24/01/1999 BARATO: Mumbajo (Bombay); VARANASI (Benares).
  • 20/06/2001-20/08/2001 GERMANIO: Waldkirchen, Bavario.
  • 27/09/2001-26/11/2001 NEPALO: Pathiani Town, Chitwan.
  • 26/11/2001-05/01/2001 BARATO: norda Barato.
  • 06/02/2001-06/03/2001 (HISPANIO): Lanzarote, Kanarioj.
  • 31/05/2003-05/04/2003 FRANCIO: Parizo.
  • 06/04/2003-12/05/2003 HISPANIO: Camino de Santiago de Compostela
  • 13/05/2003-22/05/2003 PORTUGALIO: Porto; Lisbono.
  • 14/07/2003-30/07/2003 BARATO KAJ NEPALO: Nov-Delhio; Pathiani Town.
  • 28/11/2003-13/12/2003 PORTUGALIO: "tour" per publikaj trafikiloj.
  • 09/01/2006-10/02/2007 EURASIA PEDIBUS CALCANTIBUS: Italio-Irano piede.[9]
  • 16/10/2007-15/12/2007 NEPALO: tour kaj Rondiro de Annapurna piede.

Verkado

En 2003 eldonis la libron Esploratore Involontario, unua eksterordinara romano ital-lingva.

En 2008 eldonis sian duan libron Il Sogno Calpestato, vojaĝ-taglibro pri "Eurasia Pedibus Calcantibus", piede de Bergamo al Irano. Ital-lingve.

Ankoraŭ en 2008 eldonis fotografian albumon ORME-Visioni&Poesia di un Viaggiatore, kun poemoj Itale kaj Esperant-lingve.

En 2009 eldonas la gvid-libron por sendependaj vojaĝantoj Il Circuito dell'Annapurna (ital-lingve) kaj du kolektojn de poemoj: Amor ch'ha nullo amato amar perdona kaj XIX, kolekto de tri-lingvaj poemoj: Itale, Esperante, Angle. Samjare li eldonas la fotografian albumon III Viaggio in Nepal 2007 - Circuito dell'Annapurna.

Referencoj

  1. Senato della Repubblica Italiana
  2. Hurriyet, nacia turka ĵurnalo
  3. Amaskomunikila Revuado el la tuta Mondo
  4. "Kontakto" n.215-216 (2006:5-6) p.3-4
  5. "tejo tutmonde", 2006 p.20
  6. "Komencanto", 2005
  7. "Juna Amiko" kovrilo de 33a jaro n.1/06 (115) Aprilo 2006
  8. "Kontakto" n.201 (2005:6) p.6-7
  9. "L'Esperanto" IEF GEN/FEB 2006 p.10

Bibliografio

  • Marino Curnis, Esploratore Involontario, Lupo&SoleEdizioni, 2003.
  • Marino Curnis, Il Sogno Calpestato, Tera Mata, 2008.
  • Marino Curnis, ORME-Visioni&Poesia di un Viaggiatore, Lupo&SoleEdizioni, 2008.
  • Marino Curnis, Il Circuito dell'Annapurna, Lupo&SoleEdizioni, 2009.
  • Marino Curnis, Amor ch'ha nullo amato amar perdona, Lupo&SoleEdizioni, 2009.
  • Marino Curnis, XIX, Lupo&SoleEdizioni, 2009.

Eksteraj ligiloj