Marion Cotillard
Marion Cotillard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-a de septembro 1975 en Parizo, francio |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Departmental Conservatory of Orleans |
Familio | |
Patro | Jean-Claude Cotillard |
Patrino | Niseema Theillaud |
Amkunulo | Guillaume Canet |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • filmaktoro • teatra aktoro • mediprotektulo |
Verkoj | La Môme Two Days, One Night |
TTT | |
Retejo | http://www.cotillard.net |
Marion COTILLARD [marjõ kotijar] (naskiĝis la 30-an de septembro 1975 en Parizo) estas franca aktorino naskita de patrino Niseema Theillaud, komediistino kaj patro Jean-Claude Cotillard, reĝisoro.
Biografio
Ekde infanaĝo Marion banis sin en artista medio, pere de siaj gepatroj kaj ankaŭ siaj du fratoj, pli junaj ol ŝi, ĝemeloj Quentin (pentristo kaj skulptisto) kaj Guillaume (verkisto) naskiĝintaj la 6-an de novembro 1977.
Ŝia unua teatraĵo, Y a des nounous dans le placard estis reĝisorita de ŝia kuzo Laurent.
En 1994, ŝi ricevis la unuan premion de la Konservatorio pri drama arto de Orléans.
En 2008, venas "kronigo" pro ŝia "enkorpigita" interpretado de La Môme Piaf en la filmo de Olivier Dahan.
- La 14-an de januaro 2008, ŝi ricevas Golden Globe por "plej bona interpretado en komedio aŭ muzikalo".
- Kelkajn tagojn poste, ŝi ricevas la BAFTA por plej bona aktorino (kio estas premiero por franca aktorino).
- Poste venas semajnfino de kronigado: la 22-an de februaro 2008, ŝi ricevas la César pro plej bona aktorino kaj, la 24-an de februaro 2008 ŝi ricevas la Oskaron por plej bona aktorino (kio estas granda premiero por filmo en la franca lingvo). Antaŭ ŝi, nur Sophia Loren ricevis Oskaron por plej bona aktorino por filmo en alia lingvo ol la angla (por La Ciociara en 1962), kaj la sola francino (por filmo en la angla lingvo) estis Simone Signoret (por Les chemins de la haute ville en 1960).
Ŝi estas fianĉino de aktoro Guillaume Canet, kaj estas ekologia aktivulo en Greenpeace.
Komediistino
Marion Cotillard debutis per roloj en televidaj serioj kiel Highlander aŭ Extrême Limite, poste per unuaj roloj en kino, interalie en filmo La Belle Verte.
La filmo Taxi produktita de Luc Besson rivelis ŝin al la publiko. Ŝi poste estis spektebla en La Mouette, en Lisa kun Benoît Magimel kaj Jeanne Moreau.
En 2001 ŝi interpretis la duoblan ĉefan rolon de Les jolies Choses, kio havigis al ŝi nomumon al César por plej bona virina espero.
Post Taxi 3 en 2002, kie ŝi aktoris sen ebleco legi la scenaron kaj volante seniĝi je sia bildo de pupo, ŝi avertis la produktoron Luc Besson, ke ŝi ne plu volas partopreni la teamon.
En 2003, reĝisoro Tim Burton ofertis al ŝi unua rolon en lia usona filmo, Big Fish.
En 2004, ŝia rolo de Tina Lombardi en Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet havigis al ŝi César-on por plej bona aktorino en dua rolo.
En 2006, ŝi ludis rolon de Édith Piaf en la filmo de Olivier Dahan, La Môme, kie ŝia interpretado estis laŭdita de recenzo. Dum elekto de aktorino, ŝi konkuris kun Audrey Tautou, sed ŝin aktive subtenis la reĝisoro Olivier Dahan, pro kio televida firmao TF1 trionigis sian financan partoprenon. Tiu rolo havigos al ŝi multnombrajn rekompencojn, interalie Golden Globe, César por plej bona aktorino kaj ĉefe Oskaro de kino 2008, kiu rekompencas la aktorinon.
Filmografio
Filmoj
- 1994: Histoire d'un garçon qui voulait qu'on l'embrasse de Philippe Harel
- 1996: Comment je me suis disputé...(ma vie sexuelle) de Arnaud Desplechin
- 1996: La Belle Verte de Coline Serreau
- 1998: Taxi de Gérard Pirès: Lily Bertineau
- 1999: La Guerre dans le haut pays de Francis Reusser: Julie Bonzon
- 1999: Du bleu jusqu'en Amérique de Sarah Lévy
- 2000: Taxi 2 de Gérard Krawczyk
- 2000: Furia de Alexandre Aja
- 2001: Les Jolies Choses de Gilles Paquet-Brenner
- 2001: Lisa de Pierre Grimblat
- 2002: Une affaire privée de Guillaume Nicloux: Clarisse Entoven
- 2003: Taxi 3 de Gérard Krawczyk
- 2003: Jeux d'enfants de Yann Samuell: Sophie Kowalsky
- 2003: Big Fish de Tim Burton: Joséphine
- 2004: Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet: Tina Lombardi
- 2005: Innocence de Lucile Hadzihalilovic
- 2005: Sauf le respect que je vous dois de Fabienne Godet
- 2005: La Boîte noire de Richard Berry
- 2005: Edy de Stéphan Guérin-Tillié
- 2005: Cavalcade de Steve Suissa
- 2005: Ma vie en l'air de Rémi Bezançon
- 2005: Mary de Abel Ferrara: Gretchen Mol
- 2006: Toi et moi de Julie Lopes-Curval
- 2006: Fair play de Lionel Bailliu
- 2006: Dikkenek de Olivier Van Hoofstadt
- 2006: Une grande année de Ridley Scott: Fanny Chenal
- 2007: La Môme de Olivier Dahan: Édith Piaf
- 2009: Public Enemies de Michael Mann kun Johnny Depp
- 2009: Nine de Rob Marshall kun Nicole Kidman
Kurtfilmoj
- 1996: Snuff Movie
- 1996: L'@mour est à réinventer, dix histoires d'amour au temps du sida, segment La Mouette de Nils Tavernier
- 1997: Affaire classée de Luc Gallissaires
- 1997: La Sentence
- 1998: La Surface de réparation
- 1999: L'Appel de la cave
- 2000: Le Marquis
- 2001: Heureuse de Céline Nieszawer
- 2001: Boomer
Televido
- 1993: Highlander
- 1994: Extrême limite
- 1996: Chloé
- 1998: Interdit de vieillir
- 2001: Les Redoutables: Doggy Dog
- 2001: Une femme piégée de Laurent Carcélès
Rekompencoj
- 2004: Trophée Chopard por ina revelacio dum Festivalo de Cannes
- 2005: César por plej bona aktorino en dua rolo por Un long dimanche de fiançailles
- 2007: Swann d'Or por plej bona aktorino en Film-Festivalo de Cabourg por La Môme
- 2007: Premio por «Aktorino de l'jaro» pro ŝia interpreto de Édith Piaf en La Môme en Film-Festivalo de Hollywood
- 2008: César por plej bona aktorino por La Môme
- 2008: Oskaro por plej bona aktorino por La Môme
- 2008: Golden Globe de la Golden Globe Award: Plej Bona Aktorina Ludado en filmo - Muzikalo aŭ Komedio (Best Performance by an Actress in a Motion Picture - Musical or Comedy) pro ŝia interpreto de Édith Piaf en La Môme, de Olivier Dahan
- 2008: BAFTA por plej bona aktorino por La Môme
- 2008: Lumière 2008 por plej bona aktorino pro ŝia interpreto en La Môme
- 2008: Premio por plej bona revelacio pro ŝia ludado en La Môme, dum la 19-a Film-Festivalo de Palm Springs.