Marion Cotillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marion Cotillard
Oskar-premiito
Persona informo
Marion Cotillard
Naskiĝo 30-an de septembro 1975 (1975-09-30) (48-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Departmental Conservatory of Orleans vd
Familio
Patro Jean-Claude Cotillard vd
Patrino Niseema Theillaud vd
Amkunulo Guillaume Canet vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • teatra aktoro • mediprotektulo vd
Aktiva dum 1982– vd
Verkado
Verkoj La Môme ❦
Two Days, One Night vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marion COTILLARD [marjon kotijar] (naskiĝis la  30-an de septembro 1975(nun 1975-09-30) (48‑jara) en Parizo) estas franca aktorino naskita de patrino Niseema Theillaud, komediistino kaj patro Jean-Claude Cotillard, reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde infanaĝo Marion banis sin en artista medio, pere de siaj gepatroj kaj ankaŭ siaj du fratoj, pli junaj ol ŝi, ĝemeloj Quentin (pentristo kaj skulptisto) kaj Guillaume (verkisto) naskiĝintaj la 6-an de novembro 1977.

Ŝia unua teatraĵo, Y a des nounous dans le placard estis reĝisorita de ŝia kuzo Laurent.

En 1994, ŝi ricevis la unuan premion de la Konservatorio pri drama arto de Orléans.

En 2008, venas "kronigo" pro ŝia "enkorpigita" interpretado de La Môme Piaf en la filmo de Olivier Dahan.

  • Kelkajn tagojn poste, ŝi ricevas la BAFTA por plej bona aktorino (kio estas premiero por franca aktorino).

Ŝi estas fianĉino de aktoro Guillaume Canet, kaj estas ekologia aktivulo en Greenpeace.

Komediistino[redakti | redakti fonton]

Marion Cotillard debutis per roloj en televidaj serioj kiel HighlanderExtrême Limite, poste per unuaj roloj en kino, interalie en filmo La Belle Verte.

La filmo Taxi produktita de Luc Besson rivelis ŝin al la publiko. Ŝi poste estis spektebla en La Mouette, en Lisa kun Benoît Magimel kaj Jeanne Moreau.

En 2001 ŝi interpretis la duoblan ĉefan rolon de Les jolies Choses, kio havigis al ŝi nomumon al César por plej bona virina espero.

Post Taxi 3 en 2002, kie ŝi aktoris sen ebleco legi la scenaron kaj volante seniĝi je sia bildo de pupo, ŝi avertis la produktoron Luc Besson, ke ŝi ne plu volas partopreni la teamon.

En 2003, reĝisoro Tim Burton ofertis al ŝi unua rolon en lia usona filmo, Big Fish.

En 2004, ŝia rolo de Tina Lombardi en Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet havigis al ŝi César-on por plej bona aktorino en dua rolo.

En 2006, ŝi ludis rolon de Édith Piaf en la filmo de Olivier Dahan, La Môme, kie ŝia interpretado estis laŭdita de recenzo. Dum elekto de aktorino, ŝi konkuris kun Audrey Tautou, sed ŝin aktive subtenis la reĝisoro Olivier Dahan, pro kio televida firmao TF1 trionigis sian financan partoprenon. Tiu rolo havigos al ŝi multnombrajn premiojn, interalie Golden Globe, César por plej bona aktorino kaj ĉefe Oskaro de kino 2008, kiu rekompencas la aktorinon.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Snuff Movie
  • 1996: L'@mour est à réinventer, dix histoires d'amour au temps du sida, segment La Mouette de Nils Tavernier
  • 1997: Affaire classée de Luc Gallissaires
  • 1997: La Sentence
  • 1998: La Surface de réparation
  • 1999: L'Appel de la cave
  • 2000: Le Marquis
  • 2001: Heureuse de Céline Nieszawer
  • 2001: Boomer

Televido[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]