Marron Curtis Fort

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marron Curtis Fort (naskiĝis la 24-an de oktobro 1938) estas usona-germana lingvisto.

Fort kreskis en New Hampshire. Dum la jaro 1957 li komencis studojn de germanistiko, anglistiko, nederlandistiko, skandinavistiko kaj matematiko en la universitato Princeton, kaj daurigis la studojn ekde la jaro 1961 en la universitato de Pensilvanio. Post tiam li venis al Germanio kaj en Frajburgo pretigis lingvistikan doktorigan tezon pri la platdiĉa lingvo de la urbo Vechta en okcidenta Malsupra Saksio. Tra la esperantisto Franz Ostendorf (naskiĝis la 25-an de aprilo 1930, mortis la 29-an de marto 2013) li konatiĝis kun la familio Pusch, el kiu poste kreskis pluraj aktivuloj de Esperanto, kaj tra ĝi kun la lingvoinsulo de la saterfrisa lingvo. Reveninte al Usono, li inter 1969 kaj 1985 estis profestoro pri Germanistiko en la universitato de New Hampshire. Dum tiu periodo li dufoje, dum 1976/1977 kaj 1982/1983, por po kelkaj monatoj estis gasta profesoro en la universitato de Oldenburg.

Ekde la jaro 1986 li komplete vivas en Germanio kaj laboras en la universitato de Oldenburg en la lingvistika fako pri la platdiĉa kaj saterfrisa lingvoj. Li forte engaĝiĝas por la vivteno de la saterfrisa - nuntempe la plej eta oficiala malplimulta lingvo de Germanio. Sed ankaŭ la platdiĉa kaj altgermana lingvoj estas liaj sciencaj terenoj. Dum 1991 li por tiu engaĝiĝo ricevis la honoran medalon de la pejzaĝo Oldenburgio. En aŭtuno 2003 profesoro Fort pensiiĝis. Nun li vivas en Leer.

Verkaĵoj

  • Saterfriesisches Wörterbuch mit einer grammatischen Übersicht. 1980 (germane)
  • Saterfriesisches Volksleben. Ostendorp, Rhauderfehn 1985, (germane)
  • Saterfriesische Stimmen. Ostendorp, Rhauderfehn 1990, (saterfrise kaj germane)
  • Dät Näie Tästamänt un do Psoolme in ju aasterlauwersfräiske Uurtoal fon dät Seelterlound, Fräislound, Butjoarlound, Aastfräislound un do Groninger Umelounde. Oldenburg 2003, (saterfrise)

Eksteraj ligiloj