Martin Strid
Mehdi Martin Strid — inĝeniero pri ekologio kaj substrukturo, naskiĝis en Upsalo, Svedujo en 1957, kreskis en Fagersta 1958-1966, Kibaha (Tanzanio) 1967-1970, Najrobo (Kenjo) 1971-74 kaj poste revenis al Svedujo por gimnaziaj studoj.
Unuafoje ekaŭdinte pri Esperanto 17-jara, li lernis la lingvon memstare ĉ. 1980-1983. Li gvidis kursojn de esperanto en kaj Kameruno kaj Svedujo 1985-1991. En 1983 li ekhavis kontakton kun Kukoleto kaj komencis interesiĝi pri tradukado, transprenonte de ŝi la projekton Norda Kantaro. Li inventis modernajn tonsilabojn en jaro 2000 kaj ekde 2001 ellaboris superfonetikan stenografian sistemon Langola skribo. Ekde 2004 li prezidas Esperanto-Gastejon en Leŝefoŝo. Li hejme parolas Esperanton ekde 1989, kiam li edziĝis al Borovszki Csilla. La in'klanan nomon Mehdi li ricevis de sia dua edzino Beatrix. Ekde 2004 loĝas en Borlänge en sveda provinco Dalekarlio.
