Matero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matero
Dosiero:Matera-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Basilikato
Provinco MT Matero
Geografia situo 40° 40′ N, 16° 36′ O (mapo)40.66666666666716.6Koordinatoj: 40° 40′ N, 16° 36′ O (mapo)
Alto super marnivelo 401 m
Areo 387,40 km²
Loĝantaro 59 685 (2023)
Loĝdenso 152 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj La Martella, Venusio, Picciano
Najbaraj komunumoj Altamura (BA), Ginosa (TA), Gravina in Puglia (BA), Grottole, Laterza (TA), Miglionico, Montescaglioso, Santeramo in Colle (BA)
Patrono Madonna della Bruna
Festa tago 2-a de julio
Nomo de loĝantoj materani
Poŝtkodo 75100
Imposta kodo F052
Kodo laŭ ISTAT 077014
Telefona prefikso 0835
Retpaĝo http://www.comune.matera.it/
Loko en mapo
vdr

Matero (itale Matera [matera]) estas urbo en suda Italio; ĝi situas en la regiono Basilikato, kaj ĉefurbas la samnoman provincon de Matero.

Historio

La areo estis jam loĝata en la juna ŝtonepoko. La areo senhomiĝis post atako de la saracenoj en 938. Ĝi venis en 1043 sub normanan regadon, iĝis reĝa sidejo kaj akiris riĉecon.

Vidindaĵoj

Gravega vidindaĵo en la urbo estas Sassi di Matera (la "rokoj de Matero"), kiuj konsistigas la malnovan urboparton de Matero sur la krutaj rokaĵoj de la rivera valo de Gravina. Tiu parto estas deklarita monda kulturheredaĵo fare de Unesko.

La mezepokaj kronikistoj nomumis ĝin "Spegulo de la frunta ĉielo", Carlo Levi komparas ĝin male al funelforma infero de Dante Alighieri.

Gravaj vidindaĵoj estas inter aliaj la tiel nomata roka kirko San Pietro Barisano, Torre Metellana, la kirko San Antonio Abate, la klostro Madonna della Virtù (el la 10-a jarcento) kaj San Nicola dei Greci, la kripto de Madonna degli Angioli, la kirko San Pietro Caveoso, la rokaj kirkoj Santa Maria de Idris kaj San Giovanni same kiel Cappuccino Vecchio kaj Cappuccino Nuovo.

Kino

Pier Paolo Pasolini reĝisoris tie la filmon Naskiĝo de Kristo, kaj Mel Gibson la krucuman parton de la filmo La Pasiono de Kristo, sur la monteto kontraŭsituanta la materan ravenon.

Bildgalerio

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sassiweb.it greke http://www.provincia.matera.it/ retpaĝo de la Provinco Matera greke http://whc.unesco.org/sites/670.htm paĝo de UNESCO pri la mondaj heredaĵo de Matera