Matija Divković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matija Divković
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1563 (1563-08-21)
en Jelaške
Morto 21-an de aŭgusto 1631 (1631-08-21) (68-jaraĝa)
en Olovo
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo verkistofilozofo • katolika teologo
vdr

Matija Divković estis franciskana monaĥo, katolika teologo, verkisto kaj filozofo, kiu denaske parolis la bosnan lingvon. Li naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1563 en Jelaške, distrikto Bosnio de la osmanida imperio kaj mortis en aĝo de 68 jaroj la 21-an de aŭgusto 1631 en Olovo. Matija Divković estas konsiderita esti la fondinto de la literaturo de Bosnio kaj Hercegovino kaj de la bosna lingvo.

Nenio estas konata pri lia vivo krom tio, kio legeblas sur la titolpaĝoj de liaj verkaĵoj kaj liaj dediĉoj. Matija Divković verkis en Sarajevo.

Li aliĝis kaj estis edukita kaj tutorita en la bosnia provinco de la franciskana ordo, verŝajne en la plej proksima monaĥejo en Olovo. Li daŭrigis sian edukon en Italio sed poste revenis al Bosnio por labori, en 1609 li estas menciita kiel pastro en Sarajevo, kie li laboris kiel armea pastro. Matija ankaŭ plenumis la saman funkcion en Olovo kaj Kreševo. Matija Divković havis bonegan regadon de la itala kaj la latina. Li fondis religian studejon de teologio por la junuloj de la bosnia franciskana provinco. Liaj verkoj estis tradukoj, revizioj kaj kompiloj de mezepoka kaj teologia literaturo en la periodo post la Koncilio de Trento, sed ankaŭ diversaj poeziaj kaj dramaj kontribuoj, kiujn li elektis el la mezepoka literatura tradicio de Dalmatio kaj de la Respubliko Ragusa (Dubrovnik). Tiuj verkaĵoj estis unu el la kialoj de la granda populareco de la antologioj de Divković. Ĉiuj liaj publikaĵoj estas presitaj en la bosna alfabeto (Bosančica), kaj tiuj libroj estas la unuaj el sia speco. Liaj publikaĵoj estis ne nur ĝeneraligitaj inter la "normala" populacio en Bosnio, Slavonio kaj Dalmatio, sed ankaŭ inter la verkistoj de la alfabeto Glagolico en la Respubliko de Ragusa. Konservitaj transskribaĵoj atestas pri tio.

La unua laboro de Matija Divković estis la libro "kristana doktrino" [por la slavaj popoloj] ("Наук карстиански"). En 1611 li estis la unua kiu en Venecio uzis la literojn de la bosna alfabeto kaj utiligis ilin por presado de siaj verkaĵoj.

Ĉiukaze lia vivo vidigas al nunaj generacioj, ke la slavaj kristanoj en la nordaj partoj de la osmanida imperio ne estis kulture tute izolitaj, ĉar sen subteno de la islama imperio koncentrita al la ĉefurbo Istanbulo, sed ke iuj el ili havis surprize multajn kaj intensajn kontaktojn trans la imperiaj limoj en Eŭropo.