Matola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matola estas metropolo, granda urbo de Maputo (provinco), antaŭurbo de Maputo kaj marhaveno en Mozambiko. La loknomo estas ofta familia nomo.

Loko de Matola en Mozambiko
Municipa administrejo en Matola

Bazaj informoj

Geografio

Matola situas sur ebenaĵo laŭ la maro en suda parto de la lando. Matola ankaŭ estas la nomo de malgranda rivero (proksimume 30 km-ojn longa), kiu tuŝas municipon de Matola.

Historio

La unua mencio okazis en 1895. Ĝi estis vilaĝo en 1918 kaj urbiĝis en 1955. La oficiala nomo iĝis "Vila Salazar" en 1968. En 1975 la urbo rericevis la originan nomon. Inter 1980-1988 Matola iĝis parto de Maputo.

Klimato

Matola troviĝas ĉe limo tropika savana klimato kaj subtropika klimato. Jare pluvas po 761 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro-marto. La temperaturo varias averaĝe inter 24-30 ° C. En januaro estas la plej varma, en julio la plej malvarma vetero.

Ekonomio

Matola estas industria centro kun grava haveno por mineralo (kromo kaj fero) de Svazilando kaj Sudafriko. Ĝi havas naftorafinejojn (aktuale neaktivajn) kaj ekde 2002 aluminian muldejon. Oni produktas sapon, cementon kaj agrikulturaĵojn.

Trafiko

Matola havas fervojajn liniojn al la suda parto de la lando, al Svazilando kaj al Sudafriko. Estas ankaŭ haveno kaj flughaveno.

Ĝemelurboj