Mbuji-Mayi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Mbuji-Mayi

Mbuji-Mayi (pli frue ĝis 1966 Bakwanga) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la Provinco Kasaï-Oriental en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), kie estas la tria plej granda urbo. La loknomo signifas: kaproakvo (komprenu: trinkejo por kaproj).

Skizo pri loko de Mbuji-Mayi

Bazaj informoj

Mbuji-Mayi kun la ceteraj urboj
Diagramo pri liverado, kie Mbuji-Mayi estas en la meza parto

Geografio

Mbuji-Mayi situas en centro (tamen iomete pli sude) de la lando laŭ rivero Sankuru.

Historio

Belgoj fondis la ministan urbon en 1910. Post la sendependiĝo inter 1960-1962 la urbo iĝis memdeklara ĉefurbo de minista ŝtato. En Mbuji-Mayi kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj.

Ekonomio

Mbuji-Mayi estas centro de minado kaj tiucela komerca centro pri diamanto.

Trafiko

Mbuji-Mayi havas flughavenon. La aliaj trafikaj kontaktoj estas malbonaj. Oni planas fervojon.

Vidindaĵoj

Klimato

Mbuji-Mayi troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas po 1481 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj

  • Angla Vikipedio