Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj
Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Environment Programme, france: Programme des Nations unies pour l'environnement, germane: Umweltprogramm der Vereinten Nationen) aŭ UNEP estas la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mediprotektado kreita en 1972 celanta:
- kunordigi agadojn de UN rilatajn al medio,
- helpi naciojn starigi mediprotektajn politikojn,
- kuraĝigi al daŭripova evoluo.
La sidejo de UNEP troviĝas en la oficejo de UN en Gigiri, sude de Najrobo, Kenjo. La mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj estis la unua UN-organizaĵo bazita en evolulando.
Vidu ankaŭ
- Ekologia kronologio
- Monda Konserveja Observa Centro
- Interkonsento pri Biologia Diverseco
- Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
- Tutmonda varmiĝo
- Unuiĝintaj Nacioj
- Konvencio pri Migrantaj Specioj