Meißen
Meissen aŭ Meißen [Majsn] estas germana urbo, kiu situas ĉe la rivero Elbe en la federacia lando Saksio. Ĝi estiĝis el la slava burgo Misni en la jaro 929. En 1150 Meißen unuafoje estis dokumente menciita kiel urbo. Historie ĝi estis ĉefurbo de la iama margrafujo Meißen, kiu fariĝis la kernlando kaj antaŭulo de la hodiaŭa Saksio. Nuntempe ĝi famas ĉefe pro vitkultivado kaj la porcelano produktata tie.
Faktoj
- Situo: 51° 10′ N 13° 28′ O / 51.167 °N, 13.467 °O (mapo)Koordinatoj: 51° 10′ N 13° 28′ O / 51.167 °N, 13.467 °O (mapo)
- Loĝantaro: proksimume 29.000 (en 2002)
- Alteco: averaĝe 109 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: proksimume 30,9 km2
Famaj homoj de la urbo
- Samuel Hahnemann, iniciatinto de la homeopatio
- Johann Adolf Schlegel, verkisto
Esperanto en Meissen
Ekzistas Esperanto-grupo en Meissen. Okaze de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en 1908 la urbo estis celo de ekskurso.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj) greke ĉio pri la porcelano de Meißen greke fonto pri la statistikaj informoj greke Ligo al la Esperanto-Grupo en Meißen