Samuel Hahnemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.

Samuel Hahnemann
Samuel Hahnemann
La iniciatinto de homeopatio
Naskiĝo 10-a de aprilo 1755
en Meißen, Saksio, Germanio
Morto 2-a de julio 1843
en Parizo, Francio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Christian Frederick Samuel HAHNEMANN (naskiĝis la 10-an de aprilo 1755 en Meißen, Saksio, Germanio; mortis la 2-an de julio 1843 en Parizo, Francio) estis germana kuracisto kaj la iniciatinto de homeopatio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Filo de Christian Gottfried Hahnemann, pentristo en porcelana fabriko, kaj lia dua edzino Johanna Christiana Spiess, Samuel, knabo de introspekta karaktero, ekde la infanaĝo interesiĝis pri lernado de la klasikaj lingvoj. Dekdujaraĝa li scipovis la grekan kaj la latinan lingvojn kaj jam instruis la rudimentojn de la greka al siaj gimnaziaj kolegoj laŭ indiko de sia instruisto.

Monumento al Hahnemann de 1851 en Leipzig

En 1775, dudekjaraĝa Samuel Hahnemann forlasis la gimnazion post prezento de disertaĵo en la latina lingvo kun la titolo: La mirinda konstruaĵo de la homa mano. Tuj poste li vojaĝis al Leipzig [1] por studi medicinon. Dume li perlaboris vivrimedojn instruante la francan kaj germanan lingvojn kaj farante tradukaĵojn el la angla. Tamen la lepsikaj instruistoj ne havis praktikan sperton pri medicino, nur instruante al la lernantoj libreskajn teoriojn, ĉar la tiama universitato havis nek hospitalon nek klinikon je dispono de siaj lernantoj. Hahnemann provis kompensi la mankon de praktiko tradukante kaj studante medicinajn librojn. Li havis kritikan vidpunkton pri la medicinkono de siaj instruistoj, kiu konsistis el nubaj erudiciaĵoj tradicie transdonitaj de mezepokaj skoloj, sen ia ajn kritiko kaj sen eksperimentaj fundamentoj. Tiel li diras en la tradukado de la verko de Cullen: Flebotomioj, kontraŭfebraj kuraciloj, duonvarmaj banoj, senbridaj priskriboj de aperitivoj, konsumivaj dietoj, sangpurigado, oftaj laksigoj kaj klisteroj, konsistiĝas la rondo en kiu la germana kuracisto ĉirkaŭiras senĉese. Tamen lia plej akra riproĉo al la kuracista metodo okazis en 1792 kiam tragike mortis Leopoldo la 2-a. Hahnemann publike skribis artikolon kritikante la konduton de la kuracistoj, kiuj asistis la imperiestron. Li bombaste riproĉis la aplikadon de flebotomioj, kiuj malvigligis kaj mortigis la malsanulon. Por li tia konduto estis absurdaĵo. Tiel li diris: Eltiri la viv-fluidon el homo, trifoje dum kvardek kvar horoj, kiam la malsanulo estis konsumita de mens-streĉo kaj longdaŭra lakso ... La scienco paliĝas pro tio!.

Pro manko de praktika medicino, Hahnemann vojaĝis al Vieno, kie li instruiĝis dum 9 monatoj ĉe la kuracisto de la princa familio, Doktoro Jozefo von Quarin, kiu administraciis grandan hospitalon kaj havis vastan klientaron. Pri tiu instruisto li diris poste: Al tiu eminenta praktikulo mi ŝuldas ĉion, kio estas en mi nomita kuracisto.

Oktobre 1777 Samuel von Brukenthal, nomumita reganto de Siebenbürgen de la imperiestrino Maria Theresia, proponis al li postenon de bibliotekisto kaj persona kuracisto. Hahnemann sekvis lin al Hermannstadt kaj vivis tie dum du jaroj. Ŝajne li vidis tie multajn homojn suferantajn pro marĉa febro (malario) kaj ekzistas ankaŭ indicoj, ke li mem suferis pro ĝi. Dum sia restado en Hermannstadt, li estis akceptita en la framasona loĝio Zu den drei Seeblättern (ĉe la tri marfolioj).

Fine la 10-an de aŭgusto 1779 Hahnemann finis sian medicinan studon ĉe la universitato en Erlangen, prezentis sian doktorecan disertaĵon kaj ricevis la titolon de doktoro pri medicino.

Kuracisto[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvaj jaroj Hahnemann laboris kiel kuracisto, kemiisto, tradukisto kaj verkisto en multaj germanaj urboj - kun malsamaj sukcesoj. Portempe li tute forlasis sian kuracejon, "ĉar ĝi kostis pli da penoj ol gajnoj, kaj kutime rekompencis min per maldanko",[2] kaj dediĉiĝis tute al kemiaj esploroj, tradukoj kaj publikigoj. Alimomente li havis tiom da pacientoj, ke li apenaŭ sukcesis elturniĝi: "Mi preskaŭ ne povintus skribi, ĉar dum la kelkaj semajnoj, ke mi vivas en Eilenburg, mi jam havas tiom da klientoj, ke ofte mankas al mi tempo por manĝi." [3] Ankaŭ liaj psikoterapeŭtaj, kemiaj kaj verkistaj agadoj havis tre ŝanĝemajn rezultojn. Lia malkontento pri la medicino igis lin vojaĝi al diversaj urboj por kompletigi siajn sciojn. Por perlabori sian vivon li ne nur klinikadis, sed intense tradukis librojn pri kemio kaj medicino. Li praktikis la medicinon de sia tempo, sed kelkfoje rifuzis rimedkuracojn, kiuj ne havis por li raciecon. Li vigle oponis al la uzado de alkoholaĵoj kaj kafo, kiel ankaŭ al la interna uzado de hidrargo kaj loka aplikado de plumbo, kiel estis la tiama kutimo.

Hahnemann unue laboris en Hettstedt, poste en Dessau, kie li edziĝis en 1782 al la apotekista filino Johanna Leopoldina Henriette Küchler. Sekve ili translokiĝis al Gommern ĉe Magdeburg. En 1785 Hahnemann eklaboris en Dresdeno kiel kuracisto. Sed krome li tradukis el la angla kaj la franca, ĉefe medicinajn aŭ kemiajn faklibrojn, sed ankaŭ belletrajn verkojn, kaj regule publikigis sciencajn artikolojn, kiel la verkon Pri la vintesto je fero kaj plumbo (germane: „Über die Weinprobe auf Eisen und Blei“) en 1788, kiu ebligis pruvi la aldonon de venena plumbacetato al vino. La vintesto de Hahnemann konatigis lian nomon; ĝi iĝis deviga por la vinkomercistoj de Berlino. En Dresdeno Hahnemann de portempe laboris kiel anstataŭulo de la oficiala urba kuracisto kaj tiel ekspertis leĝan medicinon, kio videblis en lia artikolo pri arsenikvenenigo.

Entute dum la periodo de 1785 ĝis 1789 li publikigis pli ol 2.200 presitajn paĝojn inkluzive de tradukaĵoj, originalaĵoj kaj eseoj. Dum tiu dresdena periodo li profunde pripensis pri la nesufiĉeco de la siatempa medicino. Pro tiu malkontento li dediĉis sin al la nuraj higienaj konsiloj kaj dietoj. Li preskaŭ ne preskribis medikamentojn, ĉar laŭ li, tio estis la nura maniero helpi pacientojn, kiuj fakte estis viktimoj de tre malklara medicino. Li ankaŭ multe konsilis pri modera vivmaniero. Kiel higienisto, li estis avangardisto de sia epoko. Li multe skribis ne nur pri individua higieno, sed ankaŭ pri socia higieno preterirante siajn samtempulojn. Li ankaŭ estis psikiatro kaj kritikis la tiaman kuracadon de mensmalsanuloj.

Hahnemann-Lutze-monumento de 1897 en Köthen

Dum li tradukis kaj verkis pri kemiaj kaj medicinaj aferoj, lia malkontento pro kuracistaj metodoj kreskadis. Por li la medicina praktiko fariĝis pli kaj pli neebla. En la eseo Eskulapo sur Pesiltaso (1805), li asertis: Post eltrovo de la malperfektaĵoj kaj eraraj konceptoj de miaj instruistoj kaj libroj, mi enfalis en profundan staton de malsana indignado, ke mi preskaŭ malkredis je la studo de la medicina sciaro. Mi preskaŭ kredis, ke la tuto de la scienco nenion valoras kaj ke ĝi ne povos progresi. Mi forlasis min mem al miaj propraj individuaj konjektoj kaj mi decidis fiksi min en nenian vojon de konsideroj, ĝis kiam mi alvenos al decida konkludo. En eseo publikigita de li en ĵurnalo li diris: Estas nevenkeblaj la obstakloj por alpreno de simpleco kaj certeco en la praktika medicino ... Laŭ mia opinio, la eksteraj baroj de la arto estis pli bone konataj ol mi deziris. Ili ĉiam stariĝis ĉirkaŭ mia laborrondo. Dum longa tempo mi pensis pri ili kiel nevenkeblaj aferoj kaj mi preskaŭ alvenis al malespero konsideranta mian kuracistan praktikon, viktimon de neeviteblaj cirkonstancoj kaj netrapaseblaj obstakloj, kiam trafis min la penso, ĉu ne estus ni mem, la kuracistoj, laŭparte, la respondantoj por tiu manko de simpleco kaj certeco en nia scienco. Tiu serĉo de simpleco en la medicino signis la tutan esploron de la majstro de Meissen kaj kulminis en la teorio pri kronikaj malsanoj kaj en la minimumaj dozoj de liaj preskriboj.

La prominenta paciento Friedrich Arnold Klockenbring en la kuracista praktikejo de Hahnemann en Georgenthal.

Unuaj paŝoj pri homeopatio[redakti | redakti fonton]

En 1789 la familio Hahnemann, kiu intertempe havis tri gefilojn translokiĝis al Lockwitz, poste al Leipzig kaj al la Stötteritz en la ĉirkaŭo de Leipzig. Tie li tradukis en 1790 la duvoluman Kuracilinstruadon de la skoto William Cullen, tiam tre konata kuracisto, instruisto de John Brown, la fondinto de la populara Brownianismo. Tiu traduko enhavas piednoton, kiun oni povas kompreni kiel la unuan spuron de la homeopatio. Hahnemann kritikis, ke Cullen klarigis la konatan efikon de kinkono ĉe malario per ĝiaj stomakfortigaj ecoj. Kaj li raportis pri ripeta memprovo kun kinkono, kiu ĉe li kaŭzis "ĉiajn kutimajn simptomojn de malario, krom la febro". Li skribis, unue tre zorgeme, pri la supozo, ke tiu eco, estigi similajn simptomojn, eble estis la kaŭzo de la saniga efiko de kinkono ĉe malario.

En 1791 Hahnemann estis akceptita en la fama Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurt.

En Gotha, kien translokiĝis Hahnemann en 1792, Rudolph Zacharias Becker, amiko kaj eldonisto, anoncis fondon de "Sanigejo por 4 frenezaj homoj el riĉaj hejmoj", kiun gvidos homama kuracisto, t.e. Hahnemann. Ne ekzistis tie batado, fiksigo kaj aliaj disciplinigaj agadoj; la terapio konsistis ĉefe el interparoloj, eble [4] ankaŭ jam disdono de homeopataj kuraciloj. Ekzistis tamen nur unu paciento, kiu povis pagi la altajn kostojn, la aŭtoro kaj oficisto, Friedrich Arnold Klockenbring el Hanovro, kiu ŝajne suferis pro deprima mensmalsano. En sia artikolo „Striche zur Schilderung Klockenbrings während seines Trübsinns“, Hahnemann raportis pri sia psikoterapeŭta provo en la „Deutschen Monatsschrift“ (1796).

Poste Hahnemann translokiĝis al Molschleben, Göttingen, Bad Pyrmont (1794), Wolfenbüttel, Braunschweig (1795) kaj al Königslutter, kie li vivis de 1796 ĝis 1799. Li daŭre publikigadis, ĉefe kemiajn kaj farmakologajn tradukojn aŭ proprajn tekstojn, interalie por produkti solveblan hidrargan oksidon kaj pri malkovro de kuracilo kontraŭ surkapa ekzemo ĉe suĉinfanoj (kiun oni uzas ankoraŭ nuntempe kiel homeopata kuracilo Hepar sulphuris), sed ankaŭ duvoluman, multe legitan Apotekistoleksikonon. Dum tiu epoko Hahnemann daŭrigis eksperimentojn pri kuraciloj ĉe si mem kaj ĉe aliaj.[5] Ili troveblas en la unua teksto pri la kuracprincipo, kiu nomiĝis poste la homeopata. Tiu teksto aperis en 1796 en la Ĵurnalo de praktika kuracarto kaj vundkuracarto [6] de Christoph Wilhelm Hufeland sub la titolo Provo pri nova principo por trovi la kuraceblon de drogoj, kaj rigardo al la ĝisnunaj.[7] En ĝi Hahnemann priskribas la principon kuraci Similan per simila (similia similibus) kaj provis pruvi ĝin per vico de empiriaj observadoj, interalie memprovoj, venenigraportoj, referencoj al propraj kaj aliaj kuracraportoj, kiuj klarigeblas per la similecprincipo.

En 1799 Hahnemann kaj lia familio, kiu nombris intertempe ok gefilojn, translokiĝis al Hamburgo. Liaj provoj gajni sian vivon tie, ne estis tre sukcesaj. Tial li translokiĝis en la jaro 1800 al Mölln. En tiu epoko li vendis memproduktitan novan bazan salon, kiu evidentiĝis esti la delonge konata borakso. Li konfesis sian eraron kaj redonis la ricevitan monon.

Hahnemann denove translokiĝis, unue al Machern, poste al Eilenburg (1801-1803) kaj fine al Schildau. Tiuepoko klare evidentiĝas en la malsanulraportoj de Hahnemann, kuracado laŭ la similecprincipo. Hahnemann nun uzis pli kaj pli malgrandajn kvantojn, kion li klarigis en la teksto Pri la forto de malgrandaj kvantoj de kuraciloj ĝenerale kaj de beladono aparte [8] en la Ĵurnalo de praktika kuracarto de Hufeland.

En 1805 li translokiĝis por kelkaj jaroj al Torgau. En tiu epoko li verkis tekston publikigitan denove en la ĵurnalo de Hufeland, kiu unuan fojon uzas la terminon homeopatio: "Montrado al la homeopata uzo de kuraciloj en la ĝisnuna praktiko.[9] Sed tie aperis ankaŭ du tekstoj, kiuj evidentiĝis, ke li konsekvente daŭrigis siajn memprovojn kaj verŝajne ankaŭ provojn ĉe pacientoj dum la pasintaj jaroj: la latina verko pri kuraciloj „Fragmenta de viribus medicamentorum positivis sive in sano corpore observatis“ (Fragmentoj pri sekuritaj kuracfortoj aŭ ankaŭ tiuj, kiuj estas observitaj ĉe la sana korpo) kaj la libro Kuracarto laŭ sperto[10], la unua kompleta prezentado de la nova kuracprincipo.

Fine en 1810 Hahnemann publikigis la unuan eldonon de sia baza verko pri homeopatio, tiam sub la titolo Ilaro de la racia kuracarto [11] (sekvaj eldonoj portis la titolon Organon der Heilkunst (Ilaro de kuracarto). Tiu verko jam enhavis ĉiujn ecojn de la homeopatio, sed estis dum la sekvaj jaroj tute prilaborita kaj kompletigita. Ĝi restis ĝis hodiaŭ la teoria verko pri homeopatio.

Pro la Organon, Hahnemann estis konsiderata ĉefo de nova skolo. En 1811 sekvis la unua granda verko, lia programo por testi kuracilojn ĉe sanuloj, t.e. la unua volumo de la Pura kuracilarto,[12]“ kiu entute havos ses volumojn, kun eksperimentoj ĉe sanuloj (ĉefe ĉe li mem, liaj familianoj kaj disĉiploj. Tia verko, fondita je eksperimentoj, estis en la tiama epoko ununura aldono al la farmakologio, nenio komparinda estis farita ĝis tiam, kiel diris Anthony Campbell.[13]

La jaroj en Leipzig[redakti | redakti fonton]

En 1811 Hahnemann translokiĝis al Leipzig. Tie li sukcesis ricevi en 1812 per alia scienca verko, De Helleborismo veterum, t.e. pri la uzo de la neĝrozo (Helleborus niger) ĉe la prauloj, t.e. la antikvaj aŭtoroj, la permeson instrui ĉe la universitato. Nun Hahnemann vere iĝis iniciatinto de nova kuracarta skolo, kolektis disĉiplojn ĉirkaŭ si, kapablis daŭrigi sian kuraciltestprogramon kun novaj fortoj kaj prelegis pri homeopatio. Aldone li implikiĝis en akademiajn disputojn, ĉar inter la medicinprofesoroj ekzistis ankaŭ malamikoj. Tiel okazis disputo kun Karl Heinrich Dzondi de la universitato en Halle pri la demando, ĉu oni uzu kaze de brulvundoj kiel eble plej malvarman aŭ prefere varmetan akvon. En 1816 eldoniĝis la dua volumo de la Pura kuracilarto, en 1819 la dua eldono de la Ilaro de kuracarto kun la aldonita frapfrazo "Sapere aude" (aŭdacu scii) de Horacio, kiu famiĝis pro la difino de klerismo de Immanuel Kant.

Dum la periodo en Leipzig Hahnemann havis vastan klientaron. Lia plej fama paciento estis ne nur Friedrich Wieck, la patro de Clara Wieck (poste Clara Schumann), sed ankaŭ Karlo Filipo de Schwarzenberg, aŭstra marŝalo, kiu famiĝis pro la venko en la batalo de Leipzig. Malgraŭ ĉiaj penoj la princo fine mortis oktobre 1820.

Estiĝis dum tiu epoko ankaŭ la Leipzig-a disputo, ĉar Hahnemann, kiu havis kemiajn kaj farmakologajn sciojn, volis mem prepari siajn homeopatajn kuracilojn, al kio kontraŭstaris tri apotekistoj, ĉar nur apotikistoj havis la privilegion prepari kuracilojn. La disputon finis en 1820 kompromiso: la apotekistoj konservis sian hereditan rajton, sed kaze de ekstremo, ĉefe en la kamparo, Hahnemann rajtis mem prepari kuracilojn.

Alia okazaĵo dum tiu epoko estis la aliĝo de Hahnemann al framasona loĝio Minerva zu den drei Palmen (Minerva ĉe la tri palmoj) en la jaro 1817.

La jaroj en Köthen[redakti | redakti fonton]

Loĝejo de Hahnemann en Köthen

Hahnemann fine translokiĝis denove kaj en 1821 laboris kiel duka ĉefkuracisto en Köthen, kie la duko Henriko de Anhalt-Köthen garantiis al li skribe la rajton prepari siajn proprajn kuracilojn. En 1822 li estis nomumita korta konsiliisto kaj en 1829 li festis la 50-an jubileon de sia promociiĝo en Erlangen.

Eldoniĝis de 1828 ĝis 1830 la unua eldono de Kronikaj malsanoj [14], kiu prezentis gravan ŝanĝon en la doktrino de homeopatio kaj ne estis akceptitaj eĉ de ĉiuj disĉiploj de Hahnemann. Kvankam li daŭre konservis la principon de simileco, Hahnemann konstatis, ke dum apartaj kronikaj malsanoj, simpla homeopata kuracado ne sufiĉis. Li disigis ilin en tri tipojn: la venereajn malsanojn sifiliso kaj gonoreo kaj la malsano pro manko psora. En tiuj kazoj la similecprincipo estu uzata rilate al la pra-malsano, kiu kreis la kronikan malsanon.

Alia pli posta problemo estis la nova instruo pri la potenciigo de kuraciloj: Hahnemann anoncis, ke la metodo de maldensiigo kun aldona mekanika prilaboro (skuigo, frotado) necesis por krei efikajn kuracilojn. Ne ĉiuj disĉiploj sekvis tiajn anoncojn senkondiĉe. Samtempe Hahnemann, kiu antaŭe ne provis trovi teorian kialon al sia similecprincipo kaj komprenis ĝin tute empirie, alproksimiĝis al vitalismo, kiun jesis Hufeland. En la 4-a (1829) kaj ĉefe la 5-a (1833) eldono de la Ilaro, li argumentis pri la similecprincipo per ne-materiala vivoforto de la organismo, kiu tute ne estis menciita en la unua eldono, sed tamen nur kiel hipotezo:

Citaĵo
 Ĉar tiu naturkuracleĝo (la similecprincipo) montriĝas en ĉiuj puraj provoj kaj ĉiuj veraj spertoj de la mondo, la fakto do ekzistas, tial malgravas la scienca klarigo, kiel tio okazu, kaj ne indas laŭ mi, provi tion. Tamen jena opinio estas la plej verŝajna, ĉar ĝi baziĝas je spertoj. 
— Samuel Hahnemann, Ilaro, § 20 [15]

La 31-an de marto 1830 mortis la unua edzino de Hahnemann en Köthen post 48-jara edzeco. Kvar el liaj filinoj nun helpis en la kuracejo. Grave por la sekva firmiĝo de la homeopatio estis liaj opiniesprimoj rilate al la grandaj ĥolero-epidemioj de la jaroj 1830 kaj 1831. Hahnemann mem neniam renkontis ĥolermalsanulon, sed publikigis en Köthen kvar influriĉajn tekstojn pri la eco de ĥolero kaj ties kuracado, pri kiuj interesiĝis kuracistoj, kaj kiuj montris sufiĉe bonan efikon (almenaŭ kompare al la tiama medicino). Rimarkinde estas, ke Hahnemann opiniis ĥoleron ĝuste infekta malsano transdonita de malgrandetaj bestetoj de malalta ordo [16]. Tial li rekomendis, almenaŭ en la komenca fazo, antisepsan terapion en formo de kamforaplikado. Certe helpis la sukceson de la homeoptio la fakto, ke Hahnemann kontraŭstaris al ĉiuj malfortigaj agadoj kaj ĉefe deklaris kontraŭsenca la trinkmalpermeson rekomenditan de aliaj kuracistoj.[17]

En la 1830-aj jaroj okazis ankaŭ fortaj luktoj pri la pureco de la nova skolo, kiu evidentiĝis ĉefe dum la disputoj pri la unua homeopata malsanulejo, kiu fondiĝis en 1833 en Leipzig. Hahnemann tre vigle kontraŭstaris ĉiun provon ligi homeopation al kutimaj, malfortigaj metodoj, kiel sangigo, laksigo, ktp. Aparte celis tia kontaŭstaro la estron de la malsanulejo, Moritz Müller, kiu preferis eklektikan procedon. De tiam konfliktoj kun duonhomeopatoj ne ĉesis.

Fine de 1834 Mélanie d'Hervilly, 35-jaraĝa franca pentristino, vizitis la kuracejon de Hahnemann. Ŝi tuj enamiĝegis en la intertempe 80-jaran kuraciston, kaj la civila geedziĝo okazis la 18-an de januaro 1835 en Köthen. Tre baldaŭ la geedzoj translokiĝis al Parizo.

Lastaj jaroj en Parizo[redakti | redakti fonton]

Samuel Hahnemann, 1841
La tombo de Hahnemann en Parizo

Siajn ok lastajn vivojarojn Hahnemann pasigis kiel konata kaj okupita kuracisto. Lia plej fama paciento estis verŝajne en 1837 la violonisto Niccolò Paganini, kiu suferis pro priapismo, malurinado kaj tusado. Li ĉesis la kuracadon, kiam alproksimiĝo al la edzino de Hahnemann estis kategorie rifuzita de tiu ĉi.

Dum la lastaj jaroj Hahnemann laboris pri la 6-a eldono de Organon, kiu enhavis novajn preskribojn pri produktado de kuraciloj (potenciigo), ĉefe pri la poste nomataj Q-potencoj (kun aparte grandaj maldensetapoj de 1:50.000), pri kiuj cirkulis dum preskaŭ jarcento onidiraĉoj. Pro disputoj inter Mélanie Hahnemann kaj diversaj disĉiploj de Hahnemann, ĝi estis publikigita nur en 1921 de Richard Haehl. Versio publikigita post la morto de Hahnemann fare de Arthur Lutze estas supozita neaŭtenta.

Hahnemann mortis la 2-an de julio 1843 en Parizo, verŝajne pro pneŭmonio. Li estis entombigita unue en la Tombejo de Montmartre, poste en 1898 kun lia dua edzino en la Tombejo de Père-Lachaise. Sur lia tomboŝtono estas skribite, kiel li deziris: "Non inutilis vixi" (mi ne vivis senutile).

Pro sia merito li estis nomumita honora civitano de Meissen.

Naskiĝo de la homeopatio[redakti | redakti fonton]

Tradukante la farmokologian verkon de Cullen (medicina materialo aŭ farmakopeo de Cullen) li malkonsentis kun la aŭtoro, kiam ĉi tiu asertis, ke la kinkono (Chinchona L. el rubiacoj) kuracas la marĉan febron (malarion) pro siaj tonikaj efikoj en la stomako. Hahnemann vigle argumentis kontraŭ tiu ĉi asertaĵo kaj alvenis al li la ideo eksperimenti la kinkonan ŝelon en si mem. Farante tion li spertis en sia organismo simptomojn similajn al tiuj de la marĉa febro, konkludante ekde tiu ĉi ekskperimento ke la kinkono kuracas la febron de la marĉoj pro tio ke ĝi produktas malsanan staton similan al tiu de la febro. Li alvenis do al la hipokrata aserto pri la leĝo de simileco (similia similibus), proklamita kvincent jarojn a.K kaj neniam sisteme eksperimentita. Ekde tiam li komencis apliki tiun kuracmetodon kaj en 1796 li publikigis la verkon "Eseo pri la nova principo determini la kuracajn efikojn de drogoj". Tiu ĉi publikaĵo estis la signo de la apero de homeopatio en la mondo. Oni konsideras ĉi tiun jaron, la jaro de naskiĝo de homeopatio. Li kunmetis la grekan radikon "homoios" (simila) al la alia greka radiko "pathos" (malsano) kaj kreis la terminon "homeopatio". Samtempe, por diferencigi la malnovan skolon de la nova, homeopatio, li kreis la terminon alopatio ("alos" = diferenca + "pathos" = malsano) por nomi la unuan. Hahnemann anoncis tiam la faman aksiomon "similia similibus curentur" oponante ĝin al la "contraria contrariis" de la malnova skolo, kiu estis la nura kuracmetodo en tiu epoko. Li ĉiam preferis la modalon "curentur" (kuracendas) anstataŭ "curantur" (kuracatas) eble pro la imperativa formo de la unua.

Hahnemann en sia epoko estis la unua praktiki eksperimentadon de medikamentoj, forlasante la empiriismon de siaj kolegoj. Laŭ D-ro Dudgeon el Londono li eksperimentis 90 diferencajn medikamentojn en si mem.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Conspectus adfectuum spasmodicorum aetiologicus et therapeuticus (Diss.). Erlangen 1779.
  • Anleitung, alte Schäden und faule Geschwüre gründlich zu heilen (Metodo por funde kuraci malnovajn damaĝojn kaj putrajn ulcerojn). Leipzig 1784, Crusius.
  • Ueber die Arsenikvergiftung, ihre Hülfe und gerichtliche Ausmittelung (Pri la venenigo per arseniko, helpo kaj justica esploro. Leipzig 1786, Crusius.
  • Abhandlung über die Vorurteile gegen die Steinkohlenfeuerung (Traktado pri la antaŭjuĝoj kontraŭ terkarba brulaĵo). Dresden 1787, Waltherische Hofbuchhaltung.
  • Unterricht für Wundärzte über die venerischen Krankheiten, nebst einem neuen Quecksilberpräparate (Instruado por vundkuracistoj pri venereaj malsanoj kaj hidrargopreparaĵoj). Leipzig 1787. Crusius. (Teksto legeblas ĉe Google)
  • Ueber die Weinprobe auf Eisen und Blei (Pri vintesto rilate al fero kaj plumbo). Leipzig 1788.
  • Freund der Gesundheit (Sanamiko). Frankfurt 1792.
  • Apothekerlexikon (Apotekista leksikono). 4 Theile in 2 Bänden, Leipzig 1793-1798. (Teksto legeblas ĉe zeno.org)
  • Striche zur Schilderung Klockenbrings während seines Trübsinns (Trajtoj por priskribi Klockenbring dum lia deprimo). En: Deutsche Monatsschrift, 1. Jg. (1796), p. 147-159.
  • Versuch über ein neues Princip zur Auffindung der Heilkräfte der Arzneisubstanzen, nebst einigen Blicken auf die bisherigen (Provo pri novo principo por eltrovi la kuracfortojn de drogoj, aldone kelkaj vidoj al ekzistantaj). En: Hufelands Journal der practischen Arzneykunde, Bd. 2 (1796), 3. Stück, S. 391-439 (Teksto legeblas ĉe Google) sowie 4. Stück, p. 465-561 (Teksto legeblas ĉe Google)
  • Heilung und Verhütung des Scharlach-Fiebers (Kuracado kaj preventado de skarlata febro). Gotha 1801.
  • Ueber die Kraft kleiner Gaben der Arzneien und der Belladonna insbesondere (Pri la forto de malgrandaj kvantoj de kuraciloj kaj aparte beladono). En: Hufelands Journal der practischen Arzneykunde, Band 13 (1801), 2. Stück, S. 152-159.
  • Der Kaffee in seinen Wirkungen (Kafo kaj ties efikoj). Leipzig 1803.
  • Fragmenta de viribus medicamentorum positivis sive in sano corpore humano observatis. Leipzig 1805, Barthius.
  • Heilkunde der Erfahrung (Kuracarto laŭ sperto). En: Hufelands Journal der practischen Arzneykunde, Band 22 (1805), 3. Stück, S. 5-99 (Teksto legeblas ĉe Google)
  • Fingerzeige auf den homöopathischen Gebrauch der Arzneien in der bisherigen Praxis. En: Hufelands Journal der practischen Arzneykunde, Bd. 16 (1807), S. 5-43.
  • Ueber den Werth der speculativen Arzneisysteme, besonders im Gegenhalt der mit ihnen gepaarten, gewöhnlichen Praxis. In: Allgemeiner Anzeiger der Deutschen (1808).
  • Auszug eines Briefes an einen Arzt von hohem Range über die höchst nöthige Wiedergeburt der Heilkunde. In: Allgemeiner Anzeiger der Deutschen (1808).
  • Organon der rationellen Heilkunde (Ilaro de racia kuracarto). Dresden 1810, Arnoldische Buchhandlung. Spätere, jeweils vermehrte und veränderte Auflagen unter dem Titel: Organon der Heilkunst (Ilaro de kuracarto). 2. Auflage: Dresden 1818. 3. Auflage: Dresden 1824. 4. Auflage: Dresden und Leipzig 1829. 5. Auflage: Dresden und Leipzig 1833 (Volltext bei Google [1]). 6. Auflage (posthum): Leipzig 1921 (hrsg. von Richard Haehl; (Online unter zeno.org [2]).
  • Reine Arzneimittellehre. Theil 1-6. Leipzig, 1811-1821. Zweite, vermehrte Auflage: Leipzig 1822-1827. (Online unter zeno.org [3])
  • De helleborismo veterum. Leipzig 1812.
  • Die chronischen Krankheiten. Ihre eigenthümliche Natur und homöopathische Heilung, Theil 1-5. Erste Auflage: Leipzig 1828-1830. Zweite, veränderte und vermehrte Auflage: Leipzig und Dresden 1835-1839. (Teksto legeblas ĉe zeno.org)
  • Allöopathie. Ein Wort der Warnung an Kranke jeder Art. Leipzig 1831. (Teksto legeblas ĉe Google)
  • Heilung der asiatischen Cholera und Schützung vor derselben. Nürnberg 1831.
  • Sicherste Ausrottung und Heilung der asiatischen Cholera. Leipzig 1831, Glück.
  • Sendschreiben über die Heilung der Cholera und die Sicherung vor Ansteckung am Krankenbette. Berlin 1831, Hirschwald. (Volltext bei Google [4])

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Hahnemann-memorejo de 1900 en Vaŝingtono

La 10-an de aŭgusto 1851 estis starigita kadre de kunveno de la homeopata centra asocio, monumento por Hahnemann en Leipzig. La surskribo estas jena: "Al la fondinto de homeopatio, Sam. Hahnemann, naskiĝinta en Meissen la 10-an de aprilo 1755, mortinta en Parizo la 2-an de julio 1843, de liaj dankemaj disĉiploj kaj admirantoj".[18]

En la jaro 1900 estis starigita granda monumento al Hahnemann en Vaŝingtono kaj oficiale montrita la 21-an de junio. En la tiama Usono homeopatio ege disvastiĝis kaj usonaj homeopatoj kolektis pli ol 75.000 dolaroj por la monumento. Ĝi havas la surskribon: Similia similibus curentur, la plej mallonga resumo de la homeopata principo: Simila estu kuracita de simila.

En la urbo en kiu Hahnemann verkis plej longe, en Köthen estis starigita monumento en 1897, kiu estas dediĉita samtempe al la fondinto de la loka homeopata malsanulejo, Arthur Lutze (1813-1870). Ĝi estas verko de la skulptisto Heinrich Pohlmann. La Hahnemann-Lutze-monumento staras kontraŭ la novgotika konstruaĵo de la Lutze-malsanulejo, kiu nuntempe viziteblas, kiel ankaŭ la loĝejo kaj la laborejo de Hahnemann.

Ekde 1906 strato en Leipzig havas la nomon Hahnemannstraße (Hahnemann-strato).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Jütte: Samuel Hahnemann, Begründer der Homöopathie. (Samuel Hahnemann, fondinto de homeopatio), München 2005, dtv premium. ISBN 3-423-24447-X
  • Rima Handley: Eine homöopathische Liebesgeschichte. Das Leben von Samuel und Melanie Hahnemann. (Homeopata amrakonto. La vivo de Samuel kaj Melanie Hahnemann.), München 2002, C.H. Beck. ISBN 3-406-45991-9
  • Anthony Campbell: Homeopathy in Perspective. A critical appraisal. 2008, ISBN 978-1-84753-737-9
  • Richard Haehl: Samuel Hahnemann. Sein Leben und Schaffen. (Samuel Hahnemann. Liaj vivo kaj verko.), 2 volumoj, Leipzig 1922, Willmar Schwabe (Ndr. Dreieich 1988)
  • Samuel Hahnemann: Die Krankenjournale. Eld. de Robert Jütte. Heidelberg 1992-2005, Haug.
  • Georg Bayr: Hahnemanns Selbstversuch mit der Chinarinde 1790. Die Konzipierung der Homöopathie. Heidelberg 1989, Haug, ISBN 3-8304-0210-4
  • William E. Thomas, "Hahnemann's Homeopathy" [5]
  • Oliver Wendell Holmes, "Homeopathy and Its Kindred Delusions" [6]
  • Guido Dieckmann: Die Gewölbe des Doktor Hahnemann (romano). Berlin 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Zamenhof, "Lepsiko", laŭ alia propono, "Lejpsigo"
  2. Letero de la 29-a de aŭgusto, citita laŭ Jütte, p.48.
  3. Letero de la 18-a de septembro 1801, citita laŭ Jütte, p. 74
  4. Tion supozis almenaŭ Hanspeter Seiler en: Die Entwicklung von Samuel Hahnemanns ärztlicher Praxis anhand ausgewählter Krankengeschichten. Heidelberg: Haug, 1988, p. 29-37.
  5. Jütte 2005, p. 74.
  6. Journal der practischen Arzneykunde und Wundarzneykunst
  7. Versuch über ein neues Princip zur Auffindung der Heilkräfte der Arzneysubstanzen, nebst einigen Blicken auf die bisherigen
  8. Ueber die Kraft kleiner Gaben der Arzneien überhaupt und der Belladonna insbesondere
  9. Fingerzeige auf den homöopathischen Gebrauch der Arzneien in der bisherigen Praxis
  10. Heilkunde der Erfahrung
  11. Organon der rationellen Heilkunde
  12. Reine Arzneimittellehre
  13. Campbell 2008, p. 24.
  14. „Chronische Krankheiten“
  15. Da dieses Naturheilgesetz (das Ähnlichkeitsprinzip) sich in allen reinen Versuchen und allen ächten Erfahrungen der Welt beurkundet, die Thatsache also besteht, so kommt auf die scientifische Erklärung, wie dieß zugehe, wenig an und ich setze wenig Werth darauf, dergleichen zu versuchen. Doch bewährt sich folgende Ansicht als die wahrscheinlichste, da sie sich auf lauter Erfahrungs-Prämissen gründet.
  16. Feinste Thiere niederer Ordnung, citita laŭ Jütte 2005, p. 180.
  17. Pri la kuracado de ĥolero, le relativaj sukcesoj de homeopatio kaj rilatan klarigon, vidu Jütte 2005, p. 178-184.
  18. "DEM // GRÜNDER DER HOMÖOPATHIE // SAM. HAHNEMANN // GEB. ZU MEISSEN D. 10. APRIL 1755 //GEST. ZU PARIS D. 2. JULI 1843 // VON // SEINEN DANKBAREN SCHÜLERN // UND VEREHRERN"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.