Meklenburga golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meklenburga golfo
golfeto [+]

AkvejoBalta maro

Koordinatoj54° 20′ 0″ N, 11° 40′ 0″ O (mapo)54.33333333333311.666666666667Koordinatoj: 54° 20′ 0″ N, 11° 40′ 0″ O (mapo)
Areo3 500 km² (350 000 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Meklenburga golfo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Meklenburga golfo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Meklenburga golfo
Meklenburga golfo

Meklenburga golfo (Balta maro)
Meklenburga golfo (Balta maro)
DEC
Meklenburga golfo
Meklenburga golfo
Map
Meklenburga golfo
Vikimedia Komunejo:  Bay of Mecklenburg [+]
vdr
germanlingva mapo de la meklenburga golfo

La meklenburga golfo - germane Mecklenburger Bucht - estas parto de la sudokcidenta flanko de la Balta Maro. Temas pri la plej granda baltmara golfo ene de Germanio. La regiono malprecize limiĝas per linio de la orienta pinto de la insulo Fehmarn (loko nomata Staberhuk) en Ŝlesvigo-Holstinio ĝis la norda pinto de la duoninsulo Darß (loko nomata Darßer Ort) en Meklenburgo-Antaŭpomerio. La sudokcidenta parto de la meklenburga golfo aparte nomatas "lubeka golfo", kaj la plej suda parto de ĝi "vismara golfo" (aŭ "golfo de Wismar", laŭ la samnoma urbo).

Insuloj[redakti | redakti fonton]

En la meklenburga golfo situas la insulo Poel kaj la insuletoj Walfisch kaj Langenwerder.

Marhavenoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj marhavenaj urboj ĉe la meklenburga golfo estas la Hansaj urboj Lubeko (germane Lübeck), Wismar kaj Rostock.

Pliaj marbordaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ŝlesvigo-Holstinio[redakti | redakti fonton]

Meklenburgo-Antaŭpomerio[redakti | redakti fonton]

la komunumo Graal-Müritz estas unu el multaj tradiciaj feriaj loĝlokoj ĉe la meklenburga golfo