Memetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memetiko, aŭ pli regula esperanta termino memeiko, estas la studado de la evoluado de kulturo kaj ideoj, per analogio kun genetiko .

En sia libro La Egoista Geno The Selfish Gene (1976), Richard Dawkins enkondukis la teorion, ke krom genetika evoluado ekzistus ankaŭ memetika evoluado: evoluado de kulturo.

La memeo estas la "fizika" reprezentado de informoj submetataj al evoluado. Ĝi estas ideo, kiu disvastiĝas inter inform-portantoj (ĝis nun ĉefe homaj cerboj), kaj ankaŭ estas priskribita kiel kontaĝa informa ŝablono. En pli specifa senco: memeo estas memobliga aŭ memgenera unuo de kultura evoluado, same kiel geno estas la unuo de biologia evoluado.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Memeoj pasas de unu cerbo al la alia kaj kun la tempo, ofte jarcentoj, la memeo estas sub inflado de ŝanĝoj. La memeo forpasas aŭ finiĝas en komata stato kiam ĝi 'malmodiĝas'

Memeoj povas enhavi erojn de ideoj, lingvoj, melodioj, desegnoj, moralaj kaj estetikaj valoroj, kapabloj kaj ĉio alia, kiun oni instruas kaj transdonas al aliaj homoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Religioj kondutus laŭ la "leĝoj" de memetiko. Ideoj transdoniĝas de generacio al alia; malgrandaj ŝanĝoj ĉiam okazas. Grandaj mutacioj, ekzemple, okazas dum reformado. "Sukcesa" memeo ĉiam kaj facile adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj tempoj kaj cirkonstancoj.
  • Lingvo.
  • Modo kaj fanfaronaĵoj.
  • Ideologioj kiel kapitalismo, komunismo kaj faŝismo.