Mesĥetaj turkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Mesĥetaj Turkoj
La historia Mesĥeti regiono nun estas parto de Kartvelia Samcĥe-Javaĥeti regiono.

La mesĥetaj turkoj (memnomiĝo tjurk, turke Ahıska Türkleri, kartvele თურქი მესხები) estas heterogena turklingva etna grupo de karapapaĥoj kaj turkigitaj kartveloj, armenoj, ĉeĉenoj kaj kurdoj, ĉiuj adeptoj de islamismo sunita de la skolo hanifita, kaj la minoritatoj adeptoj de islamismo ŝijaisma de la branĉo dekduimamismo, la plej grando branĉo de ŝijaa islamo. Ili loĝis en la sudokcidento de Kartvelio, ĉe la turka landlimo ĝis 1944, kiam la soveta aŭtoritato deportis ilin al Uzbekio.

En la ekzilo la mesĥetoj disvolvigis komunan etnan konscion kaj ili mem ekdifiniĝis kiel mesĥetoj. En la 1960-a kaj 1970-a jardekoj ili famiĝis pri la lukto por la enmigrado al Turkio aŭ reveno al Kartvelio. En 1989 post kontraŭ-mesĥeta pogromo en la Fergana valo (Uzbekio), rezulte de kiu (laŭ oficiala informo) estis mortigitaj 106 homoj (inkluzive de 43 turkoj), komenciĝis amasa elmigrado de turkoj en RSFSR, precipe al Krasnodara regiono. La kartvelaj aŭtoritatoj restis nedecidaj pri la permeso revenigi amase la mesĥetojn, escepte se ili akceptos la kartvelan identecon. En 1990 establiĝis standarda asocio, Vatan (esperante Naskiĝlando).