Messervanta asocio internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Messervanta asocio internacia
Komenco 1960 vd
vdr

Messervanta asocio internacia (latine: Coetus Internationalis Ministrantium, mallongigo: CIM) estas ligo de diocezaj komisiitoj pri fruktodona internaciskala kunlaboro de messervantoj en la romkatolika eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post prepara kunveno en novembro 1959 CIM fonditis dum renkontiĝo okazinta inter la 14-a kaj la 16-a de novembro 1960 en Odenthal-Altenberg. En la 27.1.1967 CIM ofiicale almenaŭ por la daŭro de tri jaroj agnoskitis "ad experimentum" .

Prezidantas ekde la 3.4.2019 la jezuito kaj ĉefepiskopo de Luksemburgo Jean-Claude Hollerich.[1]

La plej grava regula okazigo estas ĉiun kvinan jaron la pilgrimado de messervantoj al Romo kie mesgeknaboj el tuta Eŭropo renkontiĝas por gajaj interŝanĝoj kaj spiritaj travivaĵoj identecfirmigaj. Kulmino estas komuna partopreno ĉe Sankta meso kaj aŭdienco ĉepapa.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Hoomaert, kanoniko (belgo): 1960–1966
  • Jean-Marie Maury, ĉefepiskopo de Reims (franco): 1969–1974
  • Henri Jenny, ĉefepiskopo de Cambrai (franco): 1977–1981
  • Paolo Magnani, episkopo de Lodi (italo): 1983–1988
  • Pierre Raffin, episkopo de Metz (franco): 1988–1998
  • Martin Gächter, helpepiskopo de Bazelo-Soloturno (sviso): 1998–2010
  • László Német SVD, episkopo de Zrenjanin (serba): 2010–2019
  • Jean-Claude Hollerich SJ, kardinalo kaj ĉefepiskopo de Luksemburgo (luksemburgano): ekde 2019

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]