Meta von Salis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meta von Salis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1855 (1855-03-01)
en Marschlins Castle
Morto 15-an de marto 1929 (1929-03-15) (74-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Cemetery Daleu
Lingvoj svisgermananorma germanagermana
Loĝloko Marschlins Castle • KapreoBazelo
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Familio
Patro Ulysses Adalbert von Salis
Amkunulo Theophanie Schücking • Hedwig Kym
Okupo
Okupo historiistoĵurnalistosufrageto
vdr

Barbara Margaretha "Meta" von SALIS (3-a de Januaro 1855 – 15-a de Marto 1929) estis svisa feministo kaj historiisto, same kiel regula korespondanto de Friedrich Nietzsche.[1]

Ekvivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en lernejo por junulinoj en Friedrichshafen, Germanio, el 1863 ĝis 1868, kaj poste ĉeestis en alia lernejo por junulinoj en Rorschach, Svisio, ĝis 1871.

Post lernejo, ŝi laboris kiel instru-zorgistino por nombraj riĉaj familioj de Germanio, Anglio kaj Irlando antaŭ eniri en la Universitato de Zuriko en 1883 por studi historion kaj filozofion.[2][3] Ŝi ricevis doktorigon en 1887 per disertacio pri Agnes de Poitou, kio faris ŝin la unua svisino kiu ricevis doktorigon.[4] Ŝi diris, ke ŝi ne estas interesata en kompletigo de la grado pro sia propra konto sed plie "en la interesoj de la porvirina afero".[4]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post universitato, von Salis laboris kiel sendependa ĵurnalisto kaj proparolanto de la movado por la virina balotrajto en Svisio. En 1887 ŝi verkis artikolon publikigitan en la Zurich Post kiu estis unu el la unuaj kiuj proponis la universalan balotrajton por la svisaj civitanoj.[2] Ŝi renkontiĝis kun la filozofo kaj verkisto Friedrich Nietzsche en Zuriko en 1884.[3] Spite la malkonsenton de Nietzsche rilate al feministoj kaj al la movado de virinoj, ilia renkonto "startigis 'oran brilon' por la cetero de ilia vivo", kaj ili formis long-daŭran amikecon.[4]

La tombo de Meta von Salis kaj ŝia fratino Paula (1852-1915) en la Daleu-tombejo en Koiro.

Post ilia unua renkonto, von Salis pasigis kelkajn semajnojn en 1886 kaj 1887 en la Nietzsche-Haus, nome somerdomo en Sils Maria.[3] Kvankam ili estis tre proksimaj amikoj, von Salis estis hororigita kiam iu sugestis, ke ŝi kaj Nietzsche geedziĝu.[4] En 1894, ŝi helpis la fratinon de Nietzsche nome Elisabeth Förster-Nietzsche fondo la Nietzsche-arkivon, sed von Salis ĉesis sian implikon en la afero post kverelo kun Förster-Nietzsche.[3] Spite tion, estis von Salis kiu aĉetis la Vilaon Silberblick en Vajmaro, kie Nietzsche kaj lia fratino loĝis la finajn jarojn de sia vivo antaŭ ĝi iĝis la permanentan hejmon de la kolekto de la Nietzsche-Arkivo.[4]

Von Salis estis por mallonge enprizonigita en 1904 pro malrespekto al la tribunalo post ŝi klopodis defendi du erare akuzitajn virinojn en kazo de publika malversacio.[5] Seniluziigita el la svisa demokratia procezo, ŝi poste trasnlokiĝis al la itala insulo Capri kun sia longdaŭra amiko Hedwig Kym. Post la geedzeco de Kym kun Ernst Feigenwinter, von Salis plue loĝis kun la paro en ilia hejmo de Bazelo el 1910 ĝis sia morto en 1929.

En sia posta vivo, ŝi retiriĝis el la feminisma movado kaj anstataŭe plej el ŝiaj verkoj fokusis al la germana naciismo kaj al la konservisma rasteorio.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meta von Salis. Alirita 2021-09-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-24. Alirita 2021-11-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bollinger, Andrea. Salis, Meta von (Marschlins). Historical Dictionary of Switzerland (12a de Decembro 2011). Alirita 29a de Septembro 2014.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Porträt: von Salis-Marschlins, Meta (Barbara Margaretha). Nietzsche Online. Universitato de Sarlando (25a de Julio 2002). Arkivita el la originalo je 16a de Julio 2013. Alirita 29a de Septembro 2014. Arkivigite je 2013-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-16. Alirita 2021-11-26.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Young, Julian. (2010) Friedrich Nietzsche: A Philosophical Biography. Cambridge University Press, p. 390. ISBN 978-1-139-48712-2.
  5. Diethe, Carol. (2013) Historical Dictionary of Nietzscheanism. Scarecrow Press, p. 311–312. ISBN 978-0-8108-8032-0.