Metroo de Seulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metroplano de Seulo

La Metroo de Seulo (koree 수도권 전철) estas unu el la plej ampleksaj metrooj konstruitaj en la mondo, etendiĝante tra Seulo, ĉefurbo de Sud-Koreio, kaj komunikante ĉi tiun urbon kun la najbara Inĉon. Ĝi havas 282 kilometrojn distribuitajn en naŭ metrolinioj kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi realigas ok milionojn da vojaĝoj ĉiutage. La linio 1 estis konstruita inter la jaroj 1971 kaj 1974, kaj ekfunkciis la 15-a de aŭgusto 1974.Post ĝi iom post iom konstruiĝis la aliaj linioj ĝis la jaro 2003. Malgraŭ ĝia longa kaj larĝa ampleksiĝo ankoraŭ oni entreprenas plurajn plibonigojn kaj pligrandigojn de la metroreto.