Metropola regiono Stutgarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:39, 23 okt. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Situo ene de Germanio

La metropola regiono Stutgarto - germane Metropolregion Stuttgart, ne miksenda kun la "regiono Stutgarto" - estas urbeca regiono en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ekde la jaro 1995 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 15 400 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2008 vivis 5,29 milioinoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 343 homoj/km².

Kompare plej grandaj urboj de tiu areo estas Stutgarto (Stuttgart), Heilbronn, Reutlingen, Esslingen am Neckar, Tübingen kaj Ludwigsburg.

La mapo bildigita dekstre skizas la koncernajn eksterdistriktajn urbojn kaj distriktojn de la metropola regiono. Tamen, ne el ĉiuj tie kolorigitaj distriktoj ĉiuj komunumoj apartenas al la regiono.