Miĥail Vodolagin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Vodolagin
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1903 (1903-10-16)
en Caricin
Morto 1-an de januaro 1981 (1981-01-01) (77-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo historiisto • direktoro • laboristo • instruisto • direktoro vd
Laborkampo historio vd
Sekretario pri propagando de Stalingrada Provinca komitato de Komunista partio
Dum 14-a de februaro 19391-a de oktobro 1949
Direktoro de Ŝtata muzeo de defendo de Caricin - Stalingrad nome de Stalin
Dum 19491950
Katedrestro de Literatura instituto nome de Gorkij
Dum 1952
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Aleksandroviĉ Vodolagin (ruse Михаил Александрович Водолагин) (naskiĝis la  16-an de oktobro 1903(nun 1903-10-16) en Caricin, mortis la 5-an de oktobro 1981 en Moskvo) - estis sovetunia funkciulo de Stalingrada komitato de Komunista partio kaj historiisto. Li estis partoprenanto de la batalo ĉe Stalingrado (1942-1943), ano de Stalingrada Urba Komitato de Defendo (SUKD), sekretario pri propagando de Stalingrada Provinca komitato de Komunista partio, direktoro de Ŝtata muzeo de defendo de Caricin - Stalingrad nome de Stalin, katedrestro de Literatura instituto nome de Gorkij, doktoro pri historio kaj profesoro. Dum la batalo ĉe Stalingrad li komencis kolekti materialojn pri historio de la batalo kaj post la Dua Mondmilito li iĝis unu el pioniraj historiistoj de la batalo kaj rolo de loĝantoj de Stalingrad en la batalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Aleksandroviĉ naskiĝis la 16-an (29) de oktobro 1903 en familio de malriĉaj kamparanoj. La edukado de la estonta profesoro komenciĝis ĉe la paroĥa lernejo kaj daŭris ĉe la urba lernejo de la 2-a nivelo. Ekde 1918, M. A. Vodolagin laboris kiel kuriero ĉe la ĉefsidejo de Caricin, de 1920 ĝis 1922 — laboranto de la provinca Manĝaĵa Komitato de Caricin. De 1922 ĝis 1923 li estis kadeto de la milita 7-a Samara Inĝeniera lernejo. De 1923 ĝis 1925, li laboris en feltmetiejo en Stalingrad[1].

Partopreno en la Granda patriota milito[redakti | redakti fonton]

Ek de komenco de la Granda patriota milito, Miĥail Aleksandroviĉ fariĝis la milita komisaro de La Stalingrada Korpuso de La Popola Milico. Dum la tuta batalo Li estis la aŭtoro de multaj flugfolioj kaj apelacioj al la defendantoj de la urbo, publikigis plurajn pamfletojn kaj librojn de la serio "Heroeca Stalingrado"[1].

Dum la batalo ĉe Stalingrad li plemumis diversajn fakajn kaj ekstrajn taskojn, krom rilataj al sia posteno. Interalie, li estis plenrajtigita komisiito de Stalingrada Urba Komitato de Defendo (SUKD) (unu el la 33 senditaj por solvi krizajn situaciojn[2]) por efektivigi la transiron laŭ trans Volgaj transpasejoj de vunditaj soldatoj, la loĝantaro kaj evakuitaj aparataro kaj maŝinaro[1].

Fine de novembro 1943, laŭvoje al la Teherana Konferenco, Josif Stalin vizitis Stalingradon. Malgraŭ la vizito reale estis mallonga halto (10 minutoj por replenigi la lokomotivon per akvo), la Ĉefkomandanton renkontis delegacio de civilaj kaj armeaj gvidantoj de Stalingrad. Inter la partoprenantoj estis Miĥail Aleksandroviĉ Vodolagin.

Jam en 1943, la Provinca libra eldonejo (ruse Областное книжное издательство) eldonis valorajn por historiistoj kolektojn de dokumentoj kaj materialoj rilataj al defendo de Stalingrad: "Flugfolioj de La Stalingrada Regiona Partia Organizo" kaj "Heroeca Stalingrado". Multe da laboro pri preparado de ili por publikigo estis farita de la sekretario de la provinca komitato de KPSU M. A. vodolagin[1].

Pro aktiva laboro dum la batalo ĉe Stalingrad Miĥail Vodolagin estis dekoraciita per medalo "Pro defendo de Stalingrado" kaj ordeno Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo[3].

Post la milito[redakti | redakti fonton]

En 1947 jaro disertis je kandidato de historiaj sciencoj. En karakterizo, farita de partiaj organoj, estis konkludo: "... politike estas evoluinta, ideologie estas stabila kaj disciplinita. Li ne partoprenis kontraŭpartiajn kaj opoziciojn grupojn, kaj ne havis partiajn punojn." Tamen en 1949 jaro lia sukcesa partia kariero rompiĝis[3]:

Citaĵo
 …Проверкой поступивших в обком ВКП(б) компрометирующих материалов на тов. Водолагина установлено, что им в 1943 г. было получено письмо от двоюродного брата антисоветского содержания, которое он уничтожил, не поставив в известность партийные органы. Тов. Водолагин не отрицал факта получения этого письма, но объясняет свой непартийный поступок тем, что письмо носило личный характер.

Кроме того, проверкой установлено, что тов. Водолагин не точно сообщал в своих документах биографические данные о своём отце и отце жены, который являлся сыном крупного филоновского купца. Бюро обкома постановляет:

1. За сокрытие от партийных органов получения антисоветского письма от двоюродного брата, его арест и осуждение за контрреволюционную деятельность тов. Водолагина М. А. с поста секретаря Сталинского обкома партии снять и объявить выговор с занесением в учётную карточку. Секр. обкома И. Гришин.

2. Освободить тов. Водолагина от обязанностей редактора «Блокнот агитатора» решением ЦК. 
  ...La revizio de materialoj, ricevitaj de Provinca komitato de Komunista partio, kompromitataj kamaradon Vodolagin, montris, ke li en 1943 jaro ricevis de kuzeno leteron kun kontraŭsovetia enhavo, kian li ekstermis sen informi partiajn organojn. Kamarado Vodolagin ne neadis lafakton de ricevo de la letero, sed klarigis sian eksterpartian agon per personeca karaktero de la letero.

Krom tio, la revizio malkovris, ke kamarado Vodolagin ne ĝuste informis en siaj dokumentoj pri sia patro kaj patro de sia edzino, kiu estas filo de granda negocisto el Filonovo. La buroo de Provinca komitato verdiktis:

1. Pro kaŝo de partiaj organoj fakton de la ricevo de la antisoveteca letero de sia kuzo, lia aresto kaj kondamno pro kontrevolucia agado, eksigi kamaradon Vodolagin de posteno de sekretario de de Stalingrada Provinca komitato de Komunista partio kaj fari riproĉon kun fiksado en registrokarton. La sekretario de la Provinca komitato I. Griŝin

2. Eksigi kamaradon Vodolagin de posteno de redaktoro de "La Notbloko de agitisto" pro decido de la Centra komitato. 
— citaĵo el protokolo № 208 de buroo de Stalingrada Provinca komitato de Komunista partio 1 de oktobro 1949 jaro
La palaceto de Repnikova (ru) en kiu lokiĝis la Ŝtata muzeo de defendo de Caricin - Stalingrad nome de Stalin

De oktobro 1949 ĝis 1950 jaro, Miĥail Aleksandroviĉ okupis postenon de direktoro de la Ŝtata muzeo de defendo de Caricin - Stalingrad nome de Stalin (ru). Doktoro pri historiaj sciencoj kaj profesoro Nikolai Ivanoviĉ Perŝin kaj kandidato pri historiaj sciencoj Nikolai Ivanoviĉ Maksimov rememoris, ke Vodolagin estis erudicia, bonkonduta, atenta kaj tre kuraĝa persono kun la talento de oratoro. La 15-an de novembro 1949 jaro estis formita la muzeo-konsilio konsistinta el 25 homoj por plibonigi la laboron de la muzeo. Laŭ lia propono estis establigita la redakcia estraro, kiu disvolvis projekton de registrado de la historiaj lokoj de Stalingrado kaj eldono de gvidilo laŭ la memorindaj lokoj. En 1949, du haloj de la muzeo estis reekspoziciitaj laŭ tiatempaj postuloj. En la spirito de tiama tempo, la rolo de individuaj politikaj kaj militaj figuroj en la situacio de la kulto de la personeco de Josif Stalin, kiu tiutempe gvidis Sovetion, estis tre troigita. En la sekcio "La Batalo ĉe Stalingrado", la ĉefa atento estis donita al la rolo de Josif Stalin en la malvenko de la germanaj naziaj trupoj, la militecaj meritoj de la gvidanto estis troigitaj, klarigaj tekstoj en la haloj estis kompletigitaj kaj ĝisdatigitaj, kaj estis plenigitaj per citaĵoj el la verkoj de Stalin.

Tamen, inter la nova direktoro kaj la antaŭa direktoro de la muzeo A. I. Khmelkov disvolviĝia konflikto. La konflikto finiĝis per la partia riproĉo al M. A. Vodolagin kaj ties foriro el la muzeo en 1951 jaro.

De 1950 ĝis junio 1952, Miĥail Aleksandroviĉ laboris kiel prezidanto de la regiona Komitato por helpo al vunditaj soldatoj kaj evakuitaj infanoj. Tamen, eĉ en tiu laboro, li ricevis partian riproĉon "... pro ne uzi rimedojn por ĉesigi la kontraŭleĝan elspezon de financoj de la patrona komisiono, estante la prezidanto de la regiona Komitato por helpo al vunditaj soldatoj kaj evakuitaj infanoj" (El la atestilo de la partia kontrola komisiono de La Centra Komitato de la KPSU (b) datita la 5-an de junio 1952).

Laboro en Moskvo[redakti | redakti fonton]

La Literatura Instituto nome de A. M. Gorkij, kie laboris Miĥail Vodolagin

Post la dua partia puno, M. A. Vodolagin, konsciante la maleblecon de sia dungado en Stalingrado, translokiĝis al Moskvo, kie li komencis instrui en la Literatura Instituto nome de A. M. Gorkij (ru). En La Literatura Instituto Miĥail Aleksandroviĉ estris la Fakon de la Fundamentoj de Marksismo-Leninismo, kaj ankaŭ okupiĝas pri sciencaj agadoj. Sed eĉ ĉi tie la partiaj kontrolorganoj komencis la procedon de lia persona partia kazo.

La 25-an de novembro 1952, la sekretario de la partia buroo de la Literatura instituto petis de La Stalingrada regiona komitato de KPSU(b) klarigojn:

Citaĵo
 …Просим срочно выслать развернутую характеристику бывшего секретаря Сталинградского обкома тов. Водолагина. Данная характеристика крайне необходима, ибо бюро института ставит вопрос о невозможности пребывания в качестве зав. кафедрой Водолагина, который имеет два партийных взыскания. …Хотелось бы знать подробности дела и сведения о его родителях и его жены, справку о трудовой деятельности с 1918—1950 гг., копию диплома, верна ли?   ...Ni petas vin urĝe sendi detalan priskribon de la antaŭa sekretario de La Stalingrada regiona komitato, kamarado Vodolagino. Ĉi tiu karakterizaĵo estas ege necesa, ĉar la oficejo de La Instituto levas la demandon pri la neebleco de Vodolagin, kiu havas du partiajn punojn, okupi la postenon de fakestro. ...Ni ŝatas scii la detalojn de la kazo kaj informojn pri liaj gepatroj kaj lia edzino, pri atestilo pri dungado de 1918-1950jj, ĉu veras kopio de la diplomo? 

En la respondo sendita el Stalingrado al la Literatura Instituto, M. A. Vodolagin estis prezentita kiel "sinobeanto kaj trompanto" (ruse "мелкий шкурник и обманщик"), kaj la 12-an de decembro 1952, la oficejo de la instituto forpelis lin el la partio.

Tamen malgraŭ la problemo Miĥail Aleksandroviĉ daŭrigas sciencan laboron. Li publikigas sciencajn artikolojn, skribas popularajn artikolojn pri historio de Volgogrado. La 23-an de oktobro 1965 jaro, li iĝis doktoro de historiaj sciencoj, kaj la 10-an de januaro 1968, li estis konfirmita en la akademia titolo de profesoro ĉe la Sekcio de Historio. La periodo de la "Ĥruŝĉova degelo" estis por Vodolagin la plej fruktodonaj jaroj de kreemo. En la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, li verkis la librojn "Volga fortikaĵo", "Eseoj pri la historio de Volgogrado 1589-1967", kiu priskribas la periodon de la Caricina gardfortikaĵo ĝis moderna Volgogrado.

Malgraŭ ĉiuj perturboj Miĥail Vodolagin ne rompis ligojn kun kun sia naskiĝurbo kaj partoprenis sciencajn esplorojn de historiistoj el Volgogrado. Doktoro de historiaj sciencoj, profesoro M. A. Vodolagin estis scienca kontraŭulo dum la unua defendo de la titolo de kandidato pri historiaj sciencoj en la Volgograda pedagogia instituto, okazigita la 26-an de februaro 1970 jaro[4].

Mihail Aleksandroviĉ Vodolagin mortis en Moskvo la 5-an de oktobro 1981 jaro. Li estis sepultita en la Kunceva tombejo (ru) (Moskvo) apud sia edzino.

Lia filo Valerij Miĥajlovĉ Vodolagin (ruse Валерий Михайлович Водолагин) (1932-2002), estis la ĉefredaktisto de la eldonejo "Penso (eldonejo) (ru)".

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kampo de scienca agado de Miĥail Aleksandroviĉ Vodolagin estis la historio de Caricin-Stalingrado-Volgogrado kaj precipe la Batalo ĉe Stalingrado. Oni alte taksas lian rolon inter la pioniroj de la studo de la partopreno de Stalingrado kaj stalingradanoj en la Granda Patriota milito[1]. Miĥail Aleksandroviĉ estis unu el la unuaj esploristoj de la rolo de la Stalingrada popola milico en la defendo de Stalingrado. Kaj lia monografio "Stalingrado En La Granda Patriota Milito (1941-1943)" fariĝis la bazo por multaj studoj pri la popola milico[5].

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Por aktiva partopreno en la heroa defendo de Stalingrado kaj lia firmeco kaj kuraĝo, M. A. Vodolagin estis premiita per la Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo, medaloj: "Medalo Pro defendo de Stalingrado (ru)", "Medalo Pro la Venko super Germanio en La Granda Patriota milito de 1941-1945 jaroj (ru)", "Medalo Pro Kuraĝa laboro dum la Granda Patriota milito de 1941-1945 jaroj (ru)".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (ru) Водолагин М. А., Великая Сталинградская битва, Сталинград,‎ (lire en ligne), p. 21
  • (ru) Водолагин М. А., Героический Сталинград, vol. 2, Сталинград, Областное книжное издательство,‎ , “Народное Сталинградское ополчение”
  • (ru) Водолагин М. А., Разгром немцев под Сталинградом, Сталинград, Областное книжное издательство,‎
  • (ru) Водолагин М. А., Сталинград в 1941-1943гг. Великой Отечественной войны Советского Союза: Дис. … канд. Ист. Наук., Москва, Академия общественных наук при ЦК ВКП (б),‎
  • (ru) Водолагин М. А., На защите Сталинграда, Сталинград, Областное книжное издательство,‎ , 79 p. (lire en ligne)
  • (ru) Водолагин М. А., Сталинград в Великой Отечественной войне (1941 - 1943), Сталинград, Областное книжное издательство,‎ , 252 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Опыт работы Сталинградских агитаторов, Госполитиздат,‎ , 76 p.[6]
  • (ru) Водолагин М. А., Щеглов В. Н., Металлургический завод «Красный Октябрь», Москва, Металлургиздат,‎ , 223 p.
  • (ru) Водолагин М. А., У стен Сталинграда, Москва, Госполитиздат,‎ , 96 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Сталинград в Великой Отечественной войне, Москва,‎
  • (ru) Водолагин М. А., Партия - организатор победы социализма в СССР. (1929-1937 гг.), Москва,‎ , 150 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Волжская твердыня, Москва, Советская Россия,‎ , 192 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Красный Царицын, Волгоград, Нижне-Волжское книжное издательство,‎ , 174 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Сталинградская эпопея, Москва,‎ , “В дни тревог”
  • (ru) Водолагин М. А., Первый тракторный, Москва, Политиздат,‎ , 112 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Очерки истории Волгограда 1589-1967, Москва, Наука,‎ , 448 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Бастионы славы, Москва, Политиздат,‎ , 157 p.
  • (ru) Водолагин М. А., Кузница Победы: Подвиг тыла в годы Великой Отечественной войны. Очерки и воспоминания., Москва, Политиздат,‎ , 423 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]