Miĥeil Saakaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en 2008

Miĥeil SAAKAŜVILI (kartvele მიხეილ სააკაშვილი), naskiĝis la 21-an de decembro 1967. Li estis prezidento de Kartvelio en 2004-2013 jaroj. Post la unua elekto li estis unu el la plej junaj ŝtatestroj de la mondo.

La Prezidentoj de Pollando kaj Kartvelio Miĥeil Saakaŝvili kaj Lech Kaczyński. (2006)
Miĥeil Saakaŝvili en la kijiva Eŭromajdano en la fino de 2013

Li finis Kievan Instituton de Internaciaj Rilatoj kaj poste studis en Kolumbia Universitato (Novjorko, Usono). Post la studo li doktoriĝis en Universitato Vaŝingtono (federacia distrikto Kolumbio).

Poste Saakaŝvili studis kaj laboris en Eŭropo (Francio, poste Norvegio), kaj en 1995 revenis al Tbiliso laŭ invito de Zurab Ĵvania, kiu nome de la tiama prezidento Eduard Ŝevardnadze serĉis talentajn junulojn por refreŝigi politikan eliton de la ŝtato.

La edzino de Saakaŝvili estas la nederlanda Sandra Roelofs el Terneuzen.

Ŝablono:Ĝermo-biografio