Michel Houellebecq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Houellebecq en Varsovio la 9-an de junio 2008

Michel Houellebecq ([miʃɛl wɛlˈbɛk]) (vera nomo: Michel Thomas, naskiĝis la 26-an de februaro 1958 en Reunion) estas franca verkisto, eseisto, poeto, filozofo kaj aŭtoro de kanzonoj. Nun li loĝas en Irlando kaj Hispanio.

Verko kaj vivo

Dum junaĝo li malkovris la verkojn de Howard Philips Lovecraft kiuj estis lia ĉefa inspiro por verki. Nur poste li verkis la eseon H. P. Lovercraft. Contre le monde, contre la vie, essai sur Lovecraft ("H. P. Lovecraft. Kontraŭ mondo, kontraŭ vivo, eseo pri Lovecraft"). Pro la strukturo de tiu eseo Houellebecq agnoskas ĝin kiel sian unuan romanon. La unua romano Extension du domaine de la lutte ("Disvastigo de batala domeno") ne gravis tiel forte kiel la dua Les Particules élémentaires ("La bazaj partoj") kiu estis sukceso disfamiganta lian personon en Francio. Li verkis ankaŭ poemarojn kiel "La Peau" kaj "La Ville" sed ilia eldono estis malmulta kaj bibliofilia. Post eldono de la tria romano- Plateforme ("Platformo")- pri verko de Houellebecq ekokupiĝis gravaj kritikistoj. En revuo "Lire" aperis tiam la intervjuo kun Houellebecq kie li nomigis la islamon la plej malsaĝa religio de la mondo (vidu: Interparolo de "Lire" kun aŭtoro en la franca). Pro tiu opinio Houellebecq pasis la grandan kaj faman proceso pro la alvokado al malameco inter rasoj kaj la islamofobio kie unu el akuzantoj estis ĉefo de franca Islamanaro, Dalil Boubakeur. Houellebecq venkis la proceson kaj pariza tribunalo anoncis ke la opinio estis nur la kritiko de religio kaj ne ofendis Islamanojn.

La plej grava verko de Michel Houellebecq- La Possibilité d'une île ("La eblo de insulo")- donis al aŭtoro la mondfamon. Li mem agnoskis tiun romanon kiel la plej bonan de ĉiuj siaj. La romano ampleksas la novan formon de romano- la dispecigitaj, mallongaj rakontoj pri propra vivo konstruas la sekreton de multaj samecoj. La libro priparolas la historion de klonanta civilizo kiu ĉiam pli perdas la konscion kaj sentojn. Houellebecq ampleksigas la romanon de sia teorio de sekseco kaj pornografio laŭ kiu la plej grava celo de homa vivo estas fizika kontakto, la sekso tamen fiksas la hierarkion de socio. Tiu romano ekscitis la kritikistojn kaj verkistojn en la tuta Eŭropo. La aŭtoro kreas nun la filmon sur ĝi.

Verkaro

  • H. P. Lovercraft. Contre le monde, contre la vie, essai sur Lovecraft (biografia eseo pri Howard Phillips Lovecraft; éditions du Rocher 1991)
  • Rester Vivant - méthode (esearo; La Différence 1991)
  • La Poursuite du bonheur (poemaro; La Différence 1992; premio de Tristan Tzara)
  • Extension du domaine de la lutte (romano; Maurice Nadeau 1994)
  • La Peau (poemaro; livre d'artiste Sarah Wiame 1995)
  • La Ville (poemaro; livre d'artiste Sarah Wiame 1996)
  • Le Sens du combat (poemaro; Flammarion 1996)
  • Interventions (esearo; Flammarion 1998)
  • Les Particules élémentaires (Flammarion 1998)
  • Renaissance (poemaro; Flammarion 1999)
  • Lanzarote (malgranda romano kun fotoj de aŭtoro; Flammarion 2000)
  • Poésies (elektitaj poemoj; J'ai lu 2000)
  • Plateforme (romano; Flammarion 2001)
  • De koude revolutie - Confrontaties en bespiegelingen (La révolution froide) (De Arbeiderspers, Amsterdamo 2004)
  • La Possibilité d'une île (romano; Fayard 2005; premio 'Interallié')
  • La carte et le territoire, (romano; Flammarion 2010)

Eksteraj ligiloj