Michel Jouvet
Michel Jouvet | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Michel Jouvet |
Dato de naskiĝo | 16-a de novembro 1925 |
Naskiĝloko | Lons-le-Saunier |
Dato de morto | 3-a de oktobro 2017 [#] |
Mortoloko | Villeurbanne [+] |
Aĝo | 98 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | nervosciencisto |
Geografio | |
Ŝtato | franca |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Prix mondial Cino Del Duca, Ora medalo de CNRS, International Prize by Fyssen Foundation, Blaise-Pascal Award, Komandoro de la Ordeno de Palmoj Akademiaj, Komandoro de la Nacia Ordeno de Merito, Oficiro de la Honora Legio, Croix du combattant volontaire 1939–1945 [+] |
Portalo pri Homoj | |
Michel Jouvet (naskiĝis la 16-an de novembro 1925 en Lons-le-Saunier, mortis la 3-an de oktobro 2017 en Villeurbanne) estis franca nervosciencisto. Li estas fakulo pri neŭrologio kaj estis unu el la pionieroj de dormokuraco.
Vivo
Li studis ĉe mezlernejo Claude Joseph Rouget de Lisle en Lons-le-Saunier.
En 1959 li priskribis per elektroencefalografio la cerban morton. Li inventis en 1961 la koncepton de paradoksa dormo. Kaj li estas kreinto de la klasifiko pri etapoj de normala dormo.
En 1977 li estis elektita ĉe Akademio de Sciencoj de Francio.
Teorioj
En sia libro "Le Paradoxe du sommeil" ( paradokso de la dormo), Jouvet proponas teorion pri la rolo de revoj, kiu kontraŭdiras tiun de Sigmund Freud kaj similas al tiuj de Carl Gustav Jung.
Verkaro ( ĉefe en la franca lingvo)
*"Neurophysiologie des états de sommeil", Paris, CNRS, 1965. *(it) "La Natura del Sogno", Rome, Theoria, 1991. *"Le sommeil et le rêve", Paris, Odile Jacob, 1992. *"Le château des songes", Paris, Odile Jacob, 1992. *"Le Grenier des rêves", Paris, Odile Jacob, 1997. *"Où, quand, comment : Pourquoi rêvons-nous, pourquoi dormons-nous ?", Paris, Odile Jacob, 2000. *"The paradox of sleep: the story of dreaming", MIT Press 1999 *"The states of sleep", Scientific American, Februar 1967, rete *"Le voleur de songes", Paris, Odile Jacob, 2004. *"De la science et des rêves" : mémoires d'un onirologue, Paris, Odile Jacob, 2013.
Honoroj
Li ricevis interalie :
- Croix du combattant volontaire 1939-1945
- Prix Laborde de la Société de biologie (1961)
- Médaille d'or du CNRS (1989)
- Prix mondial Cino Del Duca (1991)
- Prix Blaise Pascal (1991)
- International Prize (Fyssen Foundation) (1997)
- Honora Legio
Eksteraj ligiloj
- Michel Jouvet ĉe la retejo de Universitato de Liono 1