Micmacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Micmacs
filmo
Originala titolo Micmacs à tire-larigot
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2009, 22 apr. 2010, 22 jul. 2010
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Tetsuo Nagata
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Jeunet
Scenaro Jean-Pierre Jeunet
Filmita en Parizo • Maroko • Q17309917
Loko de rakonto ParizoOkcidenta Saharo
Rolantoj Dany Boon • André Dussollier • Jean-Pierre Marielle • Yolande Moreau • Omar Sy • Dominique Pinon • Agathe Natanson • Arsène Mosca • Dominique Bettenfeld • Doudou Masta • Éric Naggar • Jean-Pierre Becker • Julie Ferrier • Lara Guirao • Marie-Julie Baup • Michel Crémadès • Nicolas Beaucaire • Nicolas Marié • Pierre Étaix • Urbain Cancelier
Produktinta firmao Warner Bros. 
France 3
IMDb
vdr

Micmacs (Micmacs à tire-larigot) estas franca filmo de 2009 reĝisorita fare de Jean-Pierre Jeunet, verkita de Jeunet kaj Gilles Adrien kaj protagonistigita de Dany Boon, André Dussollier, Jean-Pierre Marielle, Yolande Moreau, Omar Sy kaj Dominique Pinon. La filmo laŭstile estas rilata kun antaŭaj kaj postaj filmoj de Jeunet, nome Delicatessen, La cité des enfants perdus kaj Amélie.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fine de la 1970-aj jaroj. En Saharo okazas eksplodo de mino kiam franca soldato klopodas por malmunti ĝin. Tiumomente, en Francio, sonoras telefono en iu hejmo kaj Bazil, tiam naŭ-jaraĝa, vidas, ke lia patrino ploras.

Tridek jarojn poste, Bazil ricevas akcidente kuglon en sia kapo, sed li survivas, kvankam kun la kuglo ankoraŭ en lia kranio. Bazil perdas sian laborpostenon kaj iĝas senhejmulo. Grupo de ĉifonistoj decidas adopti lin: Remington, nigrulo kiu, praktike parolas nur per proverboj; Calculette, kiu kapablas ĉion tujtuje ĝustege kalkuli; Fracasse, kiu superis la tutmondan rekordon de kuglulo; Placard, kiu survivis al gilotino; Caoutchouc, sintordistino; Petit Pierre, kiu fabrikas aŭtomatojn, kaj, finfine, Tambouille, la kuiristino kiu adoptis ĉiujn membrojn de la grupo.

Iam, hazarde, Bazil trafas la sidejojn de la du armilfabrikoj. Li memoras la simbolojn de la armiloj kiuj estis la kaŭzoj de lia akcidento kaj de la morto de lia patro, kaj kun helpo de siaj novaj amikoj, Bazil klopodas pagigi tiujn du grandajn entreprenojn pro la damaĝo kiujn ili faras.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Dany Boon : Bazil
  • André Dussollier : Nicolas Thibault de Fenouillet, PDG de Arsenaux d'Aubervilliers
  • Nicolas Marié : François Marconi, PDG de La Vigilante de l'Armement
  • Julie Ferrier : Môme Caoutchouc
  • Dominique Pinon : Théodore-Henri de Montreuil, nome «Fracasse»
  • Jean-Pierre Marielle : Placard
  • Yolande Moreau : Tambouille / Mama Chow
  • Agathe Natanson : Gardanĝelo
  • Michel Crémadès : Petit Pierre
  • Omar Sy : Remington
  • Marie-Julie Baup : Calculette
  • Urbain Cancelier : Urbain, gardisto de Marconi
  • Patrick Paroux : Gerbaud
  • Jean-Pierre Becker : Libarski

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Micmacs en la hispana Vikipedio.