Microsoft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de Mikrosofto

La Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn] Mikrosofta Korporacio) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono.

Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron.

Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procesoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj.

Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IBM), Microsoft Office kaj Internet Explorer.

La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn.

Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.

Datoj de Mikrosofto

1983

1985

1987

1989

1990

1991

1993

1995

2002

anonco pri Windows XP

Aliaj programoj

Inter aliaj Mikrosofto evoluigis diversajn softvarojn, kelkaj el kiuj estis inkluzivitaj en Windows-softvaron, dum aliaj vendataj aparte. Grava estas tekstprilaborilo «Word». Ekzistas ankaŭe senkomerca projekto, HealthVault

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de Mikrosofto