Mihály Táncos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Táncos
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de februaro 1905 (1905-02-07)
en Temeŝvaro
Morto 22-an de septembro 1993 (1993-09-22) (88-jaraĝa)
en Kluĵo
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Mihály Táncos [mihAj tAncoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Táncos Mihály, en Rumanio Mihai Tänzer estis hungara-rumana futbalisto (avanulo), olimpiano, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Tänzer [tencer].

Mihály Táncos[1] naskiĝis la 7-an de februaro 1905 en Temeŝvaro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nun en Rumanio), li mortis la 22-an de septembro 1993 en Cluj (Rumanio).

Mihály Táncos en 1930 (en griza jako)
Mihály Táncos (staranta maldekstre la kvina)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Táncos apartenis al la germana minoritato de la reĝlando. Li akiris licencon pri buĉisto-vendisto kaj depost Traktato de Trianon li ricevis rumanan ŝtatanecon. Li komencis futbali en la loka junulara teamo en 1921, inter la plenkreskuloj en loka urba prestiĝa teamo inter 1922-1929. Li ludis en 189 matĉoj kaj trafis 55 golojn, eĉ li estis rumana ĉampiono sesfoje. Tiutempe li estis membro de la nacia rumana teamo inter 1923-1929 10-foje kun sola golo. En la Somera Olimpiko 1924 li estis rumana olimpikano. Inter 1929-1939 li vivis en Hungario kiel hungaro kun familia nomo Táncos, sed li tenis plu ankaŭ la rumanan ŝtatanecon. Li ludis en prestiĝa hungara teamo en 381 matĉoj kaj trafis 78 golojn. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo 5-foje kun sola golo. En 1939 li ricevis rumanan inviton al la armeo, tial lia kariero daŭriĝis en Rumanio, kie li estis trejnisto sen signifaj rezultoj. Li edziĝis en 1942.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]