Miklós Dudás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Dudás
dioceza episkopo
Busto pri Miklós Dudás
Busto pri Miklós Dudás
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1902 (1902-10-27)
en Máriapócs
Morto 15-an de julio 1972 (1972-07-15) (69-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Tombo Baziliko de Máriapócs vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro Miklós Dudás [miklOŝ dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás Miklós estis hungara grek-katolika pastro, monaĥo, episkopo.

Miklós Dudás[1][2] naskiĝis la 27-an de oktobro 1902 en Máriapócs, li mortis la 15-an de julio 1972 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Dudás frekventis lernejojn en Nyírbátor kaj Nagykálló. En 1920 li aliĝis al bazilianoj en la ĵus fondita Ĉeĥoslovakio, post 2 jaroj li monaĥiĝis kaj studis filozofion en Pollando (1922–1924), teologion en Pontifika Gregoria Universitato (1924–1927). Li firme monaĥiĝis en Máriapócs en 1925, li doktoriĝis en 1928. En la sekvaj jaroj li instruis en monaĥejo aŭ li estis monaĥejestro en Ĉeĥoslovakio, ekde 1932 jam en Máriapócs. Li estis estro de la hungaraj bazilianoj ekde 1933, gvidanto de eparĥio en Hajdúdorog ekde 1939, ankaŭ gvidanto de ekzarkato en Miskolc ekde 1946, fine ankaŭ senatano de Hungario (1939-1944). En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, tamen en tiaj cirkonstancoj li zorgis pri monaĥoj. Li konsekris 166 pastrojn, fondis 31 paroĥojn kaj konstruigis 44 preĝejojn, kapelojn aŭ diservejojn. Li estis entombigita en Baziliko de Máriapócs.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • lernejo en Máriapócs prenis la nomon Dudás Miklós
  • busto en Máriapócs (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]